Moravský Beroun
El Vikipedio
Moravský Beroun (legu Moravski Beroŭn) estas urbo kun proksimume 3500 loĝantoj, situanta en norda Moravio inter urboj Šternberk kaj Opava. Moravský Beroun estas pordego en montaron Nízký Jeseník.
Historio de la urbo estas kunigita kun historio de sinjorujo el Šternberk en norda Moravio. Ĝiajn bazojn metis iam en duono de la 13-a jarcento Zdislav el Šternberk, kiu akiris cismontaron de Nízký Jeseník de ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 2-a. La unua mencio pri la urbo signas, ke ĝi estis antaŭ la jaro 1339. En la jaro 1577 la urbo ricevis de imperiestro Rudolfo la 2-a rajton fari du datrevenajn foirojn. Post iom da tempo la urbo akiris ankaŭ rajton de libera komerco kaj foiro kaj elkranrajton. En la dua duono de la 16-a jarcento eklezia libereco kaŭzis novan ondon de germana almigrado, en kiu perdiĝas restojn de ĉeĥa loĝantaro. La urbo suferis dum la tridekjara milito, kiu alportis ekonomian malkreskon kaj mizero sekve kaŭzis fanatismon de sorĉistaj procesoj. Nur fine de la 18-a jarcento kaj komence de la 19-a jarcento la urbo travivas periodon de ekfloro kunigita kun teksindustrio. En la jaro 1872 estis finita fervoja kunigo kuj Olomouc, en la jaro 1928 estis komencita aŭtobusa trafiko.
En Moravský Beroun komence de la 20-a jarcento vivis preskaŭ ekskluzive germanoj, alfluo de ĉeĥa loĝantaro komencis nur post la estiĝo de Ĉeĥoslovakio post la jaro 1918.
Proksime de la centro, en urboparto nomata Ondrášov estas fontoj de eminenta minerala akvo konata sub nomo Ondrášovka. La akvo estis proklamita en la jaro 1357 far Stepano el Šternberk kiel kuraciga. Fonto Jozefo estis malkovrita jam en la jaro 1260.
Al historiaj memorigaĵoj apartenas naskodomo de profesoro Hanel (1751 – 1820), instruisto de Jakub Jan Ryba, kiu staras en la placo. Dominaĵo de la urbo estas preĝejo de Ascendotago de Virgulino Mario, kiu estis konstruita kiel evangelia renesanca en la jaroj 1606 – 1610 kun la plej malnova orgeno en Moravio.
Regiono Olomouc | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Olomouc | |
▼ | |
Babice ~ Bělkovice-Lašťany ~ Bílá Lhota ~ Bílsko ~ Blatec ~ Bohuňovice ~ Bouzov ~ Bukovany ~ Bystročice ~ Bystrovany ~ Červenka ~ Daskabát ~ Dlouhá Loučka ~ Dolany ~ Doloplazy ~ Domašov nad Bystřicí ~ Domašov u Šternberka ~ Drahanovice ~ Dub nad Moravou ~ Dubčany ~ Grygov ~ Haňovice ~ Hlásnice ~ Hlubočky ~ Hlušovice ~ Hněvotín ~ Hnojice ~ Horka nad Moravou ~ Horní Loděnice ~ Hraničné Petrovice ~ Huzová ~ Charváty ~ Cholina ~ Jívová ~ Komárov ~ Kožušany - Tážaly ~ Krčmaň ~ Křelov - Břuchotín ~ Liboš ~ Lipina ~ Litovel ~ Loučany ~ Loučka ~ Luběnice ~ Luká ~ Lutín ~ Lužice ~ Majetín ~ Medlov ~ Měrotín ~ Město Libavá ~ Mladeč ~ Mladějovice ~ Moravský Beroun ~ Mrsklesy ~ Mutkov ~ Náklo ~ Náměšť na Hané ~ Norberčany ~ Nová Hradečná ~ Olbramice ~ Olomouc ~ Paseka ~ Pňovice ~ Přáslavice ~ Příkazy ~ Řídeč ~ Samotíšky ~ Senice na Hané ~ Senička ~ Skrbeň ~ Slatinice ~ Slavětín ~ Strukov ~ Střeň ~ Suchonice ~ Svésedlice ~ Štarnov ~ Štěpánov ~ Šternberk ~ Šumvald ~ Těšetice ~ Tovéř ~ Troubelice ~ Tršice ~ Újezd ~ Uničov ~ Ústín ~ Velká Bystřice ~ Velký Týnec ~ Velký Újezd ~ Věrovany ~ Vilémov ~ Želechovice ~ Žerotín | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |