Město Libavá
El Vikipedio
Město Libavá (Urbo Libava) (Stadt Liebau) estas nomo de urbo, kiu nuntempe etendiĝas en armea spaco Libavá kaj ĝi estas ties administra centrejo, kie sidas ankaŭ ties oficejoj.
La urbo etendiĝas sur montetriĉa tereno ĉe samnomata rojo. La unuaj mencioj pri Libavá devenas el la jaro 1238, urbo ĝi estas ekde la jaro 1301. En 1581 ĝi estis de episkopo S. Pavlovský liberigita de ĉiuj laboregoj kiel posedaĵo de olomouca ĉefepiskopejo, en 1629 estis al Libavá donita urba blazono, je rompo de la 16-a kaj la 17-a jarcentoj la urbo suferis pro militmarŝoj de soldataroj. Jam en mezepoko estis skribe indikataj muelejoj, el metioj eminentis precipe je rompo de la 17-a kaj la 18-a jarcentoj teksindustrio kaj konataj estis ankaŭ libavaj orgenistoj. En la 18-a jarcento ĉi tie furiozis ĥolero kaj incendioj, kiuj ŝanĝis vizaĝon de la urbo - informoj pri tio konserviĝis en urba turo, kiu staris en Předměstí ĝis la 1893. Ekde 1850 Město Libavá estis kiel administra centro de la regiono destinita kiel sidejo de juĝeja distrikto. La unuaj mencioj pri lernejo devenas el fino de la 16-a jarcento, nova konstruaĵo estis konstruita post incendio en 1852. Fine de la 19-a jarcento estas ĉi tie indikata ses signifaj industriaj entreprenoj, du akvaj kaj unu ventmuelejo, segiluzino kaj brikfabriko, sidejo de grandbieno kaj arbara oficejo.
Al la urbo apartenis vilaĝo Dřemovice (Drömsdorf), kiu estas unuafoje menciata en dokumento de episkopo Bohuš ze Zvole el la jaro 1456. Antaŭ la dua mondmilito ĉi tie estis arbara regiono kaj Landa faka ekonomia lernejo, kiu estis fondita post la jaro 1918. La lernejo havis por ĉi tiea regiono grandan signifon kaj estis fondita ĉe ĝi ankaŭ meteorologia stacio. Laŭ popolnombrado el 1930 ĉi tie vivis 285 loĝantoj. Nuntempe Město Libavá inkluzive de Dřemovice havas proksimume 670 loĝantojn kaj ties aspekto kaj stato estas post pli ol kvindekjara agado de armeo plorinda. El urbo restis al ĝi nur la nomo.
[redaktu] Rilataj temoj
Regiono Olomouc | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Olomouc | |
▼ | |
Babice ~ Bělkovice-Lašťany ~ Bílá Lhota ~ Bílsko ~ Blatec ~ Bohuňovice ~ Bouzov ~ Bukovany ~ Bystročice ~ Bystrovany ~ Červenka ~ Daskabát ~ Dlouhá Loučka ~ Dolany ~ Doloplazy ~ Domašov nad Bystřicí ~ Domašov u Šternberka ~ Drahanovice ~ Dub nad Moravou ~ Dubčany ~ Grygov ~ Haňovice ~ Hlásnice ~ Hlubočky ~ Hlušovice ~ Hněvotín ~ Hnojice ~ Horka nad Moravou ~ Horní Loděnice ~ Hraničné Petrovice ~ Huzová ~ Charváty ~ Cholina ~ Jívová ~ Komárov ~ Kožušany - Tážaly ~ Krčmaň ~ Křelov - Břuchotín ~ Liboš ~ Lipina ~ Litovel ~ Loučany ~ Loučka ~ Luběnice ~ Luká ~ Lutín ~ Lužice ~ Majetín ~ Medlov ~ Měrotín ~ Město Libavá ~ Mladeč ~ Mladějovice ~ Moravský Beroun ~ Mrsklesy ~ Mutkov ~ Náklo ~ Náměšť na Hané ~ Norberčany ~ Nová Hradečná ~ Olbramice ~ Olomouc ~ Paseka ~ Pňovice ~ Přáslavice ~ Příkazy ~ Řídeč ~ Samotíšky ~ Senice na Hané ~ Senička ~ Skrbeň ~ Slatinice ~ Slavětín ~ Strukov ~ Střeň ~ Suchonice ~ Svésedlice ~ Štarnov ~ Štěpánov ~ Šternberk ~ Šumvald ~ Těšetice ~ Tovéř ~ Troubelice ~ Tršice ~ Újezd ~ Uničov ~ Ústín ~ Velká Bystřice ~ Velký Týnec ~ Velký Újezd ~ Věrovany ~ Vilémov ~ Želechovice ~ Žerotín | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |