Regiono Olomouc
El Vikipedio
Regiono Olomouc situas en nordo de Moravio, ties la plej norda parto historie apartenas en Silezion. Oriente ĝi najbaras kun Moravia-Silezia Regiono, sudoriente kun Regiono Zlín, sudokcidente kun Sudmoravia regiono kaj okcidente Regiono Pardubice. Norde ties najbaro estas Pollando.
Enhavo |
[redaktu] Naturkondiĉoj
Mezproksima supermara alteco pli-malpli sinkas de nordo al sudo. Regiono Olomouc dividiĝas je la plej alta moravia montaro Hrubý Jeseník kun najbara Moravia-Silezia Regiono; sur montodorso de Jeseníky ankaŭ kondukas malnova landlimo inter Moravio kaj Silezio. Okcidenton kaj sudokcidenton de Regiono kovras terlangoj de Bohema-Moravia montetaro, en orienta limo leviĝas montetaro Oderské vrchy. Sudorientan parton de Regiono plenigas fekundaj ebenaĵoj en teritorio nomata Haná.
De nordo al sudo tra Regiono trafluas rivero Morava, en kies riverregiono apartenas plimulto de la teritorio de Regiono. Morava enfluiĝas en Danubon, kiu ties akvojn forkondukas en Nigran maron. Randajn partojn de Regiono el nordo (malantaŭ remparo de Jeseníky) kaj nordoriente deakvigas rivero Odro ĝis Balta maro.
En Regiono Olomouc situas la plej profunda abismo en Ĉeĥio – Abismo ĉe Hranice. Interesaj naturregionoj estas Litovelské Pomoraví, naturparko Sovinecko kaj Velký Kosíř. Montetaroj Oderské vrchy kaj Nízký Jeseník estas plenaj de densaj arbaroj kaj rojoj.
[redaktu] Administra divido
La teritorio de Regiono estis limigita per teritorioj de distriktoj: Distrikto Olomouc, Distrikto Přerov, Distrikto Prostějov, Distrikto Šumperk kaj Distrikto Jeseník.
Komence de la jaro 2003 pereis distriktaj oficejoj kaj Regionoj ekde tiu tempo dividas sin en la tn. urbojn kun disvastigita agadeco. Krom la supre menciitaj eksaj distriktaj urboj laboras en la ŝtata administrado en la teritorio de Regiono ankoraŭ tiuj ĉi urboj: Hranice na Moravě, Konice, Lipník nad Bečvou, Litovel, Mohelnice, Šternberk, Uničov kaj Zábřeh.
En Regiono estas 394 komunumoj, el tio 13 urboj kun disvastigita agadeco. Sidejurbo de Regiono estas laŭstatuta urbo Olomouc.
[redaktu] Historio
Regiono kiel pli supera administra tutaĵo de Ĉeĥa respubliko estiĝis en la jaro 2000.
Olomouc en pasinteco rivalis kun Brno je gvidposteno en Moravio. Jam dum Přemyslidoj Moravio estis apartigita en destinojn Olomouc, Brno kaj Znojmo. Brno pli malfrue fariĝis sidejo de moraviaj landaj nobelaroj, sed ankaŭ poste la nobelaroj kunvenis alterne en Olomouc kaj Brno. Olomouc estas ankaŭ sidejo de ĉefepiskopejo, administranta la tutan Moravion.
[redaktu] Ekonomio
Plej multe da loĝantoj laboras en industrio. Areoj de agrikultura grundo estas ampleksaj, malgraŭ tio senlaboreco en agrikulturo senĉese malaltiĝas.
[redaktu] Trafiko
Ek okcidento orienten kondukas tra Regiono ĉeĥa „ĉefa fervojlinio“ el Prago tra Pardubice, Zábřeh, Olomouc, Přerov, Hranice na Moravě kaj plu al Ostrava kaj ĝis Slovakio aŭ Pollandon. Aŭtostrado kunigas Olomoucon kun Brno en sudo, daŭrigo al nordoriento ĝis Ostrava ankoraŭ ne estas preta.
[redaktu] Scienco kaj klereco
En Olomouc estas universitato.
[redaktu] Rilataj temoj
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Regiona oficejo
- Ĉeĥa statistikejo pri Regiono
- Adresoj en Regiono
- Adresaro de oficejoj en Regiono
- Portalo de la publika administrado
- Portalo E-PUSA
|
|
---|---|
REGIONOJ DE ĈEĤIO (regionaj urboj) : Ĉefurba regiono Prago | Mezbohemia regiono (Prago) | Sudbohemia regiono (České Budějovice) | Regiono Plzeň (Plzeň) | Regiono Karlovy Vary (Karlovy Vary) | Regiono Ústí nad Labem (Ústí nad Labem) | Regiono Liberec (Liberec) | Regiono Hradec Králové (Hradec Králové) | Regiono Pardubice (Pardubice) | Regiono Vysočina (Jihlava) | Sudmoravia regiono (Brno) | Regiono Olomouc (Olomouc) | Regiono Zlín (Zlín) | Moravia-Silezia Regiono (Ostrava) |
|