Muta cigno
El Vikipedio
?Muta cigno Konserva statuso: Malplej zorgiga |
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Paro de mutaj cignoj
|
||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Cygnus olor (Gmelin, 1789) |
||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
Muta cigno (Cygnus olor) estas granda, blanka birdo el la familio de anasedoj.
Muta cigno facile kutimiĝis al homa najbaro.
Enhavo |
[redaktu] Aspekto
Longeco de muta cigno estas 145-155 cm, enverguro 216-236 cm. Ĝi havas nigran kaj ruĝoranĝkoloran bekon kun nigra tubero kaj bekobazo. La tubero de masklo forte kreskas printempe.
La plumaro de la maljuna birdo estas pure blanka. Ĝi tenas la kolon dum naĝado en S-formo, la beko direktiĝas suben.
La plumaro de la junbirdoj estas gribruna, ili ne havas tiberon sur la grize rozkolora beko, la kruro estas griza.
[redaktu] Disvastiĝo
La muta cigno vivas en Mez-Eŭropo, suda Skandinavio kaj malgranda Azio. Ĝi estas nur en al nordo kaj oriento migranta birdo. Oni povas trovi ilin en multaj aliaj landoj kie homoj enkondukis ilin.
Ĝi travintruas apud maro, senfrostaj akvoj.
[redaktu] Konduto
La muta cigno estas facile ekscitebla, baldaŭ pretas por atako. Tiam ĝi kurbigas la kolon, duonetendas la flugilojn. Ĝi flugas per etendita kolo, per forta rektalinia flugo. La flugbatoj estas susuraj, belsonaj.
Ĝi vivas - krom dum la kovado - en asocioj, grupoj. Ĝi eligas siblan voĉon, tiel ĝi ne estas muta, sed pli mallaŭta ol la du aliaj cignoj.
[redaktu] Nutrado
La muta cigno manĝas priserĉante en ŝlimo ĉefe akvajn kreskaĵojn, sed ankaŭ molusketojn, kaj eĉ fiŝetojn. Dum vintro sovaĝaj cignoj venas ĝis urboj por profiti el la homaj donacoj.
[redaktu] Bredado
Dum printempo la cignino demetas de kvin ĝis sep ovojn kiujn ĝi kovas dum kvin semajnoj. La grizaj cignidoj tuj iros akvon, sekvantaj patrinon, patro sekvanta ilin.
Sovaĝaj Mutaj cignoj nestas en Mezeŭropo, sed oni povas trovi ilin en multaj aliaj landoj kie homoj enkondukis ilin.