Mutvaro
El Vikipedio
Mutvaro (svahile Mtwara) estas urbo en Tanzanio, ĉefurbo de regiono Mutvaro. Ĝi situas ĉe la bordo de Hinda Oceano, ĉe la koordinatoj 10° 16' 0" S, 40° 10' 60" E Mapo. En 2002 ĝi havis 92.602 loĝantojn.
Mutvaro distancas nur 60 km de Lindi, ĉefurbo de la najbara regiono Lindi. Ambaŭ urboj situas ĉe la grava nord-suda ŝoseo Dar–Kibiti–Lindi–Mutvaro. Alia ŝoseo 600 km longa ligas Mutvaron okcidenten al Masasi, Sonĝeo kaj Mubambo ĉe Malavia Lago. Ĝia marhaveno estas unu el la tri gravaj havenoj de la lando (kun Daresalamo kaj Tango). Ekzistas ankaŭ malgranda flughaveno (IATA-kodo: MYW) kun pli-malpli regulaj flugoj al Daresalamo.