Regiono Mutvaro
El Vikipedio
Regiono Mutvaro (svahile Mkoa wa Mtwara) estas unu el la regionoj de Tanzanio. Ĝia ĉefurbo same nomiĝas Mutvaro.
Laŭ censo de 2002 la regiono havis 1.128.523 loĝantojn. Ĝia areo estas 16.720 km².
La regiono situas en la sudo de la lando. Ĝiaj limoj estas al:
- Regiono Lindi norde
- Hinda Oceano (oriente)
- Mozambiko (sude, trans rivero Ruvumo)
- Regiono Ruvumo (okcidente)
Kiel sola el la kontinentaj regionoj de Tanzanio ĝi limas al nur du aliaj regionoj (la urba regiono Dar es Salaam limas nur al unu).
La regiono estas administre dividita en jenajn kvin distriktojn:
- Masasi
- Mutvaro Kampara
- Mutvaro Urba
- Newala
- Tandahimba
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- retejo de regionoj Lindi kaj Mutvaro (sw, en)
![]() |
Regionoj de Tanzanio | ![]() |
---|---|---|
Tanganjikio | ||
Aruŝo · Daresalamo · Dodomao · Iringo · Kagero · Kigomo · Kilimanĝaro · Lindi · Manjaro · Maro · Morogoro |
||
Zanzibaro | ||
Norda Pembo · Suda Pembo · Centra-Suda Unguĵo · Norda Unguĵo · Urba-Okcidenta Unguĵo |