Nacia Parko Gunung Mulu
El Vikipedio
La Nacia Parko Gunung Mulu troviĝas en Sarawak, malajzia Borneo, ĉe la limoj kun Brunejo. Ĝi estas Monda Heredaĵo, kiu entenas nekredeblajn kavernojn kaj karstajn formojn en la montara ekvatora pluvarbaro. La parko estas fama pro la kavoj kaj pro la ekspedicioj kiuj eksploris ĝin kaj la ĉirkaŭan pluvarbaron. Plej menciinde estas la ekspedicio de Reĝa Geografia Societo en 1977 - 1978, kiun partoprenis pli ol 100 scientistoj dum 15 monatoj.
Nuntempe la parko Mulu preferas la evoluon de la ekoturismo.