NSDAP
El Vikipedio
NSDAP, plene Nationalsozialistische Deutsche Arbeiterpartei, estis ekstreme naciisma partio en Germanio. Ĝi ekestis je la 24-a de februaro 1920 post nomŝanĝo de Deutsche Arbeiterpartei (fondita je la 5-a de januaro 1919). Germanlingve oni pononcas la mallongigon tiel: en es de a pe, la plenan nomon proksimume: nacjonalzocjalistiŝe dojĉe arbajterpartaj.
Dum la 1920-aj jaroj la partio, kiu klopodas imiti la ekzemplon de la itala faŝismo, provas kolekti homojn malkontentajn pri la situacio en la postmilita (kaj postmonarkia), ekonomie kaj sociale kriza Germanio, sed la membronombro kaj balotrezultoj de la "nazioj" longe restas malgrandaj. Tio rapide ŝanĝiĝas ekde la monda ekonomia krizo de 1929. Dum la 1930-aj jaroj NSDAP evoluas je krima organizaĵo. Je la 30-a de januaro 1933 NSDAP eniras la registaron kaj la nazia "gvidulo" Adolf Hitler iĝas kanceliero, tio estas ĉefministro. Baldaŭ poste la partio malkonstruas ĉiujn aliajn partiojn, demokratiajn instituciojn kaj rajtojn, establas diktatorecon. La estraro de NSDAP preparas kaj realigas la duan mondmiliton kaj amasan murdadon de civiluloj de multaj etnoj en la germane okupita parto de Eŭropo. Antaŭ ĉio la nazioj strebas sisteme ekstermi ĉiujn judojn. En grandaj koncentrejoj la murdado okazas per kvazaŭ industriaj metodoj.
Post la milito, en septembro 1945, la venkintaj potencoj malpermesis NSDAP kaj la propagandon de ĝia ideologio, de la naziismo.