Nuevo Laredo
El Vikipedio
Geografio > Ameriko > Nordameriko > Meksikio > Tamaulipas > Nuevo Laredo < Urboj
Nuevo Laredo estas urbo en la norda ekstremo de la meksika subŝtato Tamaulipas, ĉe la suda flanko de la rivero Río Bravo (hispane) aŭ Rio Grande (angle). En ĝi loĝas ĉirkaŭ 489.000 homoj.
[redaktu] Historio
Nuevo Laredo estis fondita kiam parto de la enloĝantoj de la nune usona urbo Laredo (Teksaso) rifuzis aneksiĝi al Usono laŭ la Traktato de Guadalupe Hidalgo, kiu deklaris la novan internacian limon laŭ longe de la rivero. Ili transpasis la riveron por establiĝi en la meksika teritorio. Onidire ili eĉ kunportis la kadavrojn de siaj prauloj por subterigi ilin en Meksikio.
[redaktu] Ekonomio
Nuntempe la kerno de la ekonomia agado en la urbo estas la internacia komerco, ĉar temas pri la ĉefa transpasejo de varoj inter Meksikio kaj Usono, kaj tiel do ĝi estas la plej aktiva interŝtata doganejo en Latin-Ameriko. En la lastaj jaroj la lokaj komerco kaj servoj ege disvolviĝis kaj tial ĝi estas unu el urboj kun la plej malalta nivelo de senlaboreco en Meksikio.