Tamaulipas
El Vikipedio
http://upload.wikimedia.org/wikipedia/es/5/57/Mapa_Tamaulipas_en_Mexico.png |
geografio > Ameriko > Meksiko > Tamaulipas < provinco
Tamaulipas [tamaŭLIpas] estas provinco en la nord-oriento de Meksiko.
La kodo de la provinco laŭ ISO 3166-2:MX estas "MX-TAM". Ĝi havas 43 komunumojn (municipojn), areon de ĉ. 79.000 km² kaj loĝantaron de 2,7 milionoj. Plentitole ĝi nomiĝas hispanlingve "Estado Libre y Soberano de Tamaulipas" (libera kaj suverena ŝtato Tamaulipas). Ĝia ĉefurbo nomiĝas Ciudad Victoria ("venko").
La provinco oriente limas al la Meksika Golfo kaj norde al Teksaso (nun Usono), trans rivero Rio Grande del Norte. Ĝi havas apartan formon: pli ol duono de ĝia limregiono al Teksaso konsistas el strio 250 km longa kaj nur 30 km larĝa. Ĝi tiel preskaŭ komplete disigas Teksason kaj Nuevo León, al kiuj tamen restas ĉ. 20 km da komuna limo, tra eta koridoro inter Tamaulipas kaj Coahuila. En Usono oni nomas tian teritori-formon patotenilo (geografio).
[redaktu] Ekstera ligo
|
|||
---|---|---|---|
|