Ogg Vorbis
El Vikipedio
Ogg Vorbis — daten-aranĝo de muzikaj dosieroj ellaborita dum la jaroj 2000–2002. La aranĝo estas libera kaj malfermita; Vikipedio rekomendas ĝin por vikipediaj son-dosieroj.
Aranĝo Ogg Vorbis estas perda aranĝo; tio signifas, ke ĝi memoras ne la tutan sonan informon; sed ĝi klopodas konservi la informon plej gravan por la homa aŭdo. Ĝi aplikas laŭtempe varian informacion; kiam la sono estas (certasence) "malkomplika", ĝi uzas malmulte da informacio; komplikajn partojn ĝi memoras detale. Ogg Vorbis uzas pli bonkvalitan psikoakustikan modelon ol ĝiaj konkurantoj. Tio ebligas pli bonan sonon ĉe la sama dosiergrandeco.
Plia avantaĝo de Ogg Vorbis estas ke por tekstaj informoj ĝi uzas Unikodon, sed ne naciajn tiparojn.
"Ogg" kaj "Vorbis" vere estas du malsamaj aferoj. Ogg estas ujo por la aranĝo Vorbis; ĝi povas enhavi ankaŭ aliajn datenojn, ekzemple videoajn.
La nomparto "Vorbis" devenas el la novelo "Etaj dioj" (angle small gods) de Terry Pratchett. Multaj diras, ke ankaŭ "Ogg" devenas el rolulo el liaj novelo, nome de Gytha Ogg el novelo "diskomondo" (discworld); laŭ aliaj, ĝi estas esprimo el la komputila ludo Netrek kaj signifas "provi sukcesi ion senkonsidere al estontaj perdoj".
La teknika difino de Ogg estis publikigita en RFC 3533. Ĝia MIME-kodo estas "application/ogg".
Komerce haveblaj muzikludiloj kutime uzas nur la aranĝon MP3, Ogg estas uzata precipe en komputiloj. Tamen lastatempe aperas muzikludiloj (ankaŭ porteblaj), kiuj subtenas Ogg. Laŭ diversaj informoj ĝi estas la dua perda aranĝo laŭ sia populareco.