Tiparo
El Vikipedio
Tiparo estas aro da tipoj (kutime la alfabeto plus iom), kiuj havas komunan stilon kaj aspektotrajtojn. Por presi tekston aŭ montri ĝin sur komputila ekrano, necesas elekti, kiun tiparon uzi. La tiparo diktas tion, kiel la literoj aspektas.
Por montri Esperanto-tekstojn oni kutime elektas Unikodan tiparon aŭ tiparon, kiu kovras la familion latino 3 de latinidaj literoj.
Tiparoj estas artaj verkoj; ilian uzon regas aŭtoraj rajtoj. Kelkaj tiparoj estas eksplicite senkoste uzeblaj kaj tial multe uzataj. Aliaj estas disdonataj kun komputilaj mastrumaj sistemoj kaj tial almenaŭ ŝajne ne kostas.
Konata esperantisto, kiu kreis multajn tiparojn, eĉ esperantajn, estis Franko Luin.
[redaktu] Vidu ankaŭ
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.