MP3
El Vikipedio
MP3, aŭ pli precize MPEG-1 Layer 3, estas son-kompaktiga algoritmo, kiu povas grandege redukti la kvanton de datumoj, kiuj estas bezonataj por reprodukti sonon, samtempe prezentante originale fidelan sonkvaliton al la aŭskultanto.
MP3-dosiero aŭ MP3-arkivo estas komputila dosiera sonregistraĵo farita per la MP3-algoritmo.
La MP3-a formato estas ofte uzata en la Interreto por muziko kaj retradio. Nuntempe precipe en podkastado.