Orikteropo
El Vikipedio
Orikteropo (Orycteropus afer), Afrika insektovora mamulo, la sola vivanta ano de la zoologia ordo de tubetodentuloj (Tubulidentata). Ĝi troviĝas preskaŭ ĉie en Afriko sude de Saharo (esceptoj estas nur iuj ĝangalaj kaj dezertaj medioj) kondiĉe de loka dispono pri sufiĉe da termitoj aŭ formikoj. La matura orikteropo atingas longon de pli ol 1,5 m kaj pezon de ĉ. 65 kg. Ĝi fosas rapide per siaj akraj ungegoj, kreante por si nestojn en la tero aŭ disŝirante termitajn kaj formikajn koloniojn, kies kolonianojn ĝi kaptas per sia longa (30 cm) glueca lango.