Orlando Furioso
El Vikipedio
Orlando Furioso estas longa itala romanca poemo verkita de Ludovico Ariosto en 1516. Ceteraj eldonoj aperis en 1521 kaj 1532. La unua versio estis skribita en Ferrarese, dialekto de Ferrara. Poste ĝi tradukiĝis en literaturan toskanan por ke ĝi pli legeblu tra Italio. Ĝi estis unu el la unuaj verkoj skribitaj kun atento al la ebleco de vasta eldonado per la nova presarto de Johannes Gutenberg.
Ĝi daŭrigas la intrigojn kaj personojn de la nefinita Orlando Innamorato de Matteo Maria BOIARDO. Orlando Furioso enhavas pli ol cent nomitajn personojn kaj multajn diversajn intrigojn, sed la ĉefaj temas pri
- Bradamant kaj Rogero
- Orlando kaj Angelica
- Parizo kaj la milito inter kristanoj kaj paganoj
Diversaj amuzaj intrigoj pri kavaliroj, bataloj, ĉevaloj, amo, magio, strangaj bestoj, monstroj, armiloj, serĉado, ktp okazas en la 46 kantoj, kiuj havas po 80 al 100 stancojn, preskaŭ 5000 sume. Ĉiu stanco havas 8 versajn kun la rimaranĝo abababcc.
La rakonto okazas dum religia milito. Karolo la Granda sendis kavalirojn batali la paganojn. Unu ĉefa intrigo temas pri la amo de Orlando al Angelica. Pro ama malfeliĉo, Orlando freneziĝas, kaj lia kuzo Astolpho devas resanigi lin, per granda serĉo. Alia grava intrigo estas Bradamant kaj Rogero, kiuj amas unu la alian. Ili estas disigataj dum plejmulto de la agado, sed finfine retrovas unu la alian feliĉe. Milito en Parizo estas alia granda afero. Pagana reĝo Rodomont preskaŭ sole detruas Parizon (ĉar Orlando ne malhelpas lin, pro lia obseda serĉado por Angelica).
Multaj perfortaj bataloj okazas, kun sangaj priskriboj de morto. Unufoje estas interesa prediko kaj bedaŭro pri la nova uzo de pafiloj, kiuj detruis la spiriton kavalirecan.
Kategorioj: Libroj | Literaturo | Poezio