Oseta lingvo
El Vikipedio
Lingvo > Lingvaj Familioj > Hindeŭropa lingvaro > Irana lingvaro > Oseta lingvo < Osetio < Geografio
Oseta lingvo (ирон æвзаг [iRON avĴAG]) | ||
---|---|---|
Parolata en: | Rusio, Kartvelio | |
Denaskaj parolantoj: | 600 000 | |
Fremdlingvo / dua lingvo por: | ĉ. 10 000 | |
Lingvistika klasifiko: |
Hindeŭropa
|
|
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en: | Nord-Osetio, Sud-Osetio | |
Skribo: | Cirila alfabeto kun kelkaj aldonoj | |
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1: | os | |
ISO 639-2: | oss (B) | (T) |
SIL: |
La oseta lingvo (osete ирон æвзаг [iRON avĴAG]) estas parolata ĉefe en Nord-Osetio kaj Sud-Osetio (kie ĝi estas rekonita oficiala lingvo), signifaj diasporoj ekzistas ankaŭ en Moskvo, Peterburgo, Toronto kaj kelkaj aliaj grandaj urboj de la mondo. Entute estas ĉ. 600 mil parolantoj (laŭ aliaj pritaksoj, estas eble ne pli ol 400 mil fluparolantoj).
La lingvo apartenas al irana grupo de hindoeŭropaj lingvoj (orient-irana grupo, al kiu apartenas ankaŭ la paŝtua (aŭ puŝtua) en Afganio, la jagnoba en Taĝikio kaj kelkaj aliaj). Multaj iranistoj uzis la osetan lingvon por deĉifri nomojn de eminentaj scitoj, kiuj restis en antikvaj priskriboj de la regiono. Ekzistas firmaj etimologiaj kaj historiaj pruvoj de iamaj kontaktoj de osetlingvanoj kun slavaj, finno-ugraj kaj tjurkaj gentoj. Multo venis al la lingvo jam de kaŭkazia ĉirkaŭaĵo.
Enhavo |
[redaktu] Gramatiko
La oseta sonsistemo, vortprovizo kaj eĉ gramatiko estis grave influita de ibero-kaŭkaziaj kaj tjurkaj lingvoj. Tiel en la lingvo aperis 9 kazoj (malgraŭ la ĝenerala tendenco de iranaj lingvoj simpligi deklinacion), vortoj къух (proksimume "kuĥ") kaj къах ("kaĥ") por brako kaj gambo paralele kun hindoeŭropaj арм (mano) kaj фæд (piedo). En la sonsistemo aperis specife kaŭkaziaj glotaj okluzivaj konsonantoj, formiĝante triopojn "voĉa-senvoĉa-glota": d - t - t', b - p - p', d - t - t', dz - c - c' ktp. Same stranga por hindoeŭropa lingvo estas uvula sono [q], renkontebla interalie en la araba qalbī ("mia koro") kaj Qaddafi, en pluraj tjurkaj lingvoj (ne en la turka mem) kaj en la ajmara.
En la literatura varianto de la oseta lingvo estas 35 fonemoj: 7 vokaloj, 2 duonvokaloj kaj 26 konsonantoj.
[redaktu] Dialektoj
Estas nur du dialektoj en la oseta: la digora, en kiu parolas unu sesono de la tuta popolo, kaj la irona. Digoroj kaj ironoj iom malfacile komprenas unu la alian, sed post iom da praktiko problemoj malaperas.
[redaktu] La irona dialekto
La irona havas tri subdialektojn: la norda (plejmulto de parolantoj), la kudara (plejmulto el loĝantoj de Sud-Osetio, ankaŭ ne-osetoj) kaj la ksania (disvastiĝinta ĉe bordoj de rivero Ksani, sed cedanta nun al la kudara).
[redaktu] La digora dialekto
En la unuaj jaroj de sovetia potenco la digora estis konsiderata aparta lingvo. En ĝi estis publikigitaj lernolibroj, literaturaj verkoj ktp., sed en 30-aj jaroj la digora literatura tradicio estis nomita "kontraŭrevolucia" kaj ekde tiam neniam vidis novan disfloron. Lastatempe la laboro en tiu direkto reaktiviĝis: eldonatas semajngazeto kaj literatura revuo en la digora, aperis Digora Teatro. Konstitucio de Nord-Osetio agnoskas la osetan lingvon "en ambaŭ ĝiaj formoj — irona kaj digora", kio iĝis fakte nova jura agnosko de la digora post multaj jaroj de neglekto.
Kutime digoroj estas trilingvaj — ili bone parolas sian dialekton, la rusan kaj la literaturan osetan.
[redaktu] La literatura formo de la oseta
La literatura oseta lingvo (lingvo de radio, televido, instruado ktp.) formiĝis surbaze de la irona dialekto (kun kelkaj leksikaj pruntoj el la digora).
Ĝis nun restas nesolvita problemo pri ortoepio (prononc-reguloj) de la literatura oseta lingvo: antaŭe agnoskitaj reguloj baziĝas sur fakte malpopulariĝinta prononc-normo, kiu tamen plu estas uzata kaj instruata en Sud-Osetio. En Nord-Osetio oni prononcas la literaturan lingvon fakte laŭ la plej disvastiĝinta (plej uzata) maniero. Temas pri regulaj diferencoj kiel en la vorto цæдис ("unio"), kiu estas prononcata:
- [caDIS] laŭ la malnova literatura normo (plu instruata en Sud-Osetio) kaj en kelkaj vilaĝoj laŭ la loka prononcado;
- [saDIŜ] laŭ la nova literatura normo de la Nordo (kaj ankaŭ laŭ la uzata en plejmulto de lokoj prononco);
- [ŝaDIS] laŭ la plej populara prononco de Sud-Osetio (ankaŭ prononco de Cĥinvalo, la ĉefurbo).
Kvankam en la literatura lingvo aperas du tagĵurnaloj («Rastdzinad» en la nordo kaj «Ĥurzarin» en la sudo), kvankam oni eldonas librojn kaj instruas la lingvon en mezlernejoj, sociologiaj sondoj montras altan nivelon de analfabeteco inter la parolantoj de la oseta (ne pli ol 20% de osetparolantoj kapablas skribi la lingvon laŭ la reguloj).
[redaktu] Literaturo/Beletro
La fondinto de la oseta literatura tradicio estas talenta poeto Konstantin (K'osta/Къоста) ĤETAGUROV (Xetagkaty). Inter verkoj de K'osta estas multaj popolaj fabloj kaj legendoj, kiujn li rerakontis rime. Preskaŭ samtempe kun Ĥetagurov, en la komenco de la 20-a jarcento verkis kelkaj aliaj osetlingvaj verkistoj (Arsen Kocojev, Seka Gadijev ka.), kies verkoj hodiaŭ iĝis klasikaj.
[redaktu] Esploroj
Inter la plej famaj esplorintoj de la oseta lingvo estas Andreas Sjögren (kreinto de la unua alfabeto, 19-a jarcento), Vsevolod Miller (aŭtoro de la "Осетинские этюды"/"Osetaj Studoj") kaj Vaso Abajev (i. a. aŭtoro de la 4-voluma "Histori-etimologia vortaro de la oseta lingvo", 1957-1989).
[redaktu] Ekstera ligo
- Vjaĉeslav (Slavik) IVANOV: KAŬKAZIO: La oseta lingvo Monato (2003/01, p. 24)
- «Осетинский язык он-лайн». Aro de materialoj por studantoj de la oseta (ru, en, fr)
- Esperanto-oseta vortaro por ĉ. 3 mil vortoj en Multizaurus
Lingvo |
---|
Lingvistiko | Interlingvistiko | Planlingvo | Lingvaj Familioj (Malnova Tabelo) | Lingva filono | Izolita lingvo |
Listoj : alfabetorde | laŭ ISO 639 | laŭ familio | laŭ parolantaro | laŭ skribsistemo |
Diverslingve : Nombroj | Saluti | Danki | Idiotismo kaj idiotismaj esprimoj |
Landoj kaj lingvoj de Bertilo Wennergren kaj Martin Weichert |