Padovo
El Vikipedio
Eŭropo > Italio > Urboj de Italio > Padovo
Padovo (itale Padova [pAdova]) estas urbo kun 210.536 loĝantoj, ĉefurbo de samnoma provinco en Veneto.
Ĝi estas sidejo de malnova universitato kaj posedas multajn atestaĵojn de glora kultura kaj arta pasinteco. Pro tio Padovo estas celo de multaj turistoj, kaj nuntempe ankaŭ grava ekonomia centro.
En katolikismo Padovo estas tre konata pro Sankta Antonio de Padovo.
[redaktu] Historio
Tradicio asertas, ke Padovon (same kiel Romon) fondis grupo da rifuĝintoj el Trojo, gvidataj de Antenoro.
Antikva Padovo situis ĉe rivero Brenta, kiu tiam nomiĝis Medoacus kaj fluis en la nuna fluejo de rivero Bachiglione [bakiljOne]. Ĝi estis unu el la ĉefaj centroj de la malnov-venecia kulturo. En -49 ĝi iĝis romia municipo sub la nomo Patavium. Ĝi estis unu el la plej riĉaj urboj de la Romia imperio, nelaste danke al la bredado de ĉevaloj.
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Ekstera ligilo
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.