Trojo
El Vikipedio
Arkeologio > Azio > Turkio > Trojo < Helena Mitologio
Trojo (Greke: Τροία /troia/, ankaŭ Ἴλιον /ilion/; Latine: Troia, Ilium; Turke: Truva) historie estis granda kaj grava urbo en nordokcidenta Anatolio (kiu estas la duoninsulo, kie hodiaŭ troviĝas Turkio). Laŭ mito la helenoj sieĝis la urbon dum 10 jaroj kaj konkeris ĝin helpe de la Troja Ĉevalo.
Trojo ankaŭ estas la nomo de arkeologia situo proksime al la vilaĝo Hissarlik en hodiaŭa Turkio. Ĉe tiu situo ekzistis almenaŭ naŭ urboj -- post la detruo aŭ malapero de unu urbo, nova urbo konstruiĝis tie sur la ruinoj de la pli malnova. La ruinoj havas naŭ nivelojn do, kaj la plej probabla kandidato por la mita urbo de Trojo estas nivelo 7(A). Ĝis la malkovro de tiuj ruinoj fare de Heinrich Schliemann en 1870 historiistoj forte dubis la iaman ekziston de la urbo.
Enhavo |
[redaktu] Arkeologia Trojo
La nivelojn de la ruinoj ĉe la situo oni numerigas Trojo 1 - Trojo 9, kun diversaj subdivizioj:
- Trojoj 1, 2, 3, kaj 4: Urboj de la frua bronzepoko, kiuj ekzistis iam en la 3-a jarmilo a.K.
- Trojo 5: Urbo de la meza bronzepoko, kiu ekzistis de la 20-a ĝis la 18-a jarcento a.K.
- Trojo 6: Urbo de la meza bronzepoko, kiu ekzistis de la 17-a ĝis la 15-a jarcento a.K., kiam ĝi estis detruita (verŝajne de tertremo)
- Trojo 6(H): Urbo de la 14-a jarcento a.K., en la malfrua bronzepoko
- Trojo 7(A): Urbo, kiu ekzistis de ĉ. 1300 a.K. ĝis ĉ. 1190 a.K. -- la plej bona kandidato por Homera Trojo.
- Trojo 7(B1): Urbo verŝajne detruita de fajro en la 12-a jarcento a.K.
- Trojo 7(B2): Urbo verŝajne detruita de fajro en la 11-a jarcento a.K.
- Trojo 7(B3): Urbo, kiu ekzistis ĝis ĉirkaŭ 950 a.K.
- Trojo 8: Urbo de ĉ. 700 a.K.
- Trojo 9: Romia urbo, kiu estis nomata "Ilium" kaj ekzistis de la 1-a jarcento a.K. ĝis ĉ. la 5-a jarcento p.K.
[redaktu] Trojoj 1-4
La unua konata urbo ĉi tie konstruita aperis en la 3-a jarmilo a.K.. Dum la bronzepoko, ĝi ŝajne estis tre prospera komerca urbo pro sia nedisputebla regado super la Dardaneloj, tra kiuj ĉiu komerca ŝipo el la Egea maro devis veli por atingi la Nigran maron. Ne tre multo estas hodiaŭ konata pri la loĝintoj de tiuj kvar fruhistoriaj urboj.
[redaktu] Trojo 7(A)
Ke ĉi tiu nivelo estas la efektiva urbo Trojo de la poemoj de Homero, multaj kredas. Ĝi aspektas, ke ĝin detruis milito, kaj la zorga studado de potpecoj metas la daton de la ekzisto de la urbo al ĉirkau la malfrua 13-a jarcento a.K.
[redaktu] Trojo 9
En la 1-a jarcento a.K. la lasta tiea urbo konstruiĝis. Ĉi tiun urbon (nomatan Ilium) Romianoj fondis dum la regno de Aŭgusto Cezaro, kaj ĝi restas grava komerca urbo ĝis la fondiĝo de Konstantinopolo en la 4-a jarcento p.K., post kiu Ilium malkreskis kaj iom post iom malaperis.