Paraglisado
El Vikipedio
Paraglisilo estas speciale konstruita paraŝuteca unupersona aersportilo por la paraglisado. Oni paraglisas per paraglisilo.
Enhavo |
[redaktu] Historio
La unua paraglisilo estas la t.n. sailwing konstruita de David Barish en 1965. Ekde meze de la 1980-aj jaroj la paraglisado pli kaj pli populariĝis pro taŭgaj konstruaj plibonigoj.
[redaktu] Konstruo
Glisilo konsistas el t.n. "kaloto" (ĉapo), kiu estas ligita per ŝnuroj al zonaĵo.
[redaktu] Rapideco
Moderna paraglisilo havas rapidecon inter ĉ. 22 kaj 50 km/h, dum la bremsrapideco troviĝas inter 33 kaj 39 km/h. Konkursaj glisiloj atingas 70 km/h.
[redaktu] Glispovo
La povo de modernaj glisveloj estas pli ol 8:1, tio signifas, unu metro de altecoperdo je 8 metroj da horizontala distanco. Profesiaj (konkursaj) paraglisiloj atingas preskaŭ 10:1. La minimuma sinkrapideco (falrapideco) estas ĉ. 1 metro sekunde.
[redaktu] Distancoj
Flugoj pli longaj ol 100 kilometroj eblas nuntemple dank'al plena utiligo de termiko. Estas atingitaj jam distancoj de pli ol 400 km.