Paraŝuto
El Vikipedio
Paraŝuton oni uzaspor sekure alterigi personon aŭ objektojn el granda alto en la aero.
Enhavo |
[redaktu] Historio
En Ĉinio, kuraĝaj cirkusaj artistoj jam saltis el altaj turoj per ia ombrelo komence de la 14-a jc.n. Tiel eble oni povas ili nomi la unuaj paraŝutantoj.
En 1483 pretigis Leonardo da Vinci skizon pri piramid-forma paraŝuto. Lia amrĝena rimarko estis: „Se oni saltas per kovrita lintuko – granda ĉiuflanke 12 jardojn kaj alta same 12 jardoj -, oni povas fari tion el ĉia alto, sen vundiĝo.“
La en Sibenik naskiĝinta kroata Faust Vrancic saltis en 1597 kiel unu homo per paraŝuto el 87 m alta sonorilega turo en Bratislavo, antaŭ homamaso sur la foriran placon.
La 3-an de oktobro 1785, Jean-Pierre Blanchard lasis fali per paraŝuto sian hundon en Bornheim kaj la 23-an de aŭgusto 1786 en Hamburg eĉ ŝafon el balono.
La unua homo, kiu saltis el balono per paraŝuto estis la franca André-Jacques Garnerin. Lia salto – la 22-an de oktobro 1797 – el memkonstruita hidrogenbalono okazis en alto de 400 m super pariza ‘’Parc Monceau’’.
Komence de la 20-a jarcento eltrovis la germana aervetura pionirino Käthe Paulus la kunfaldeblan paraŝuton. Ŝi estas inter la unuaj virinoj, kiuj saltis per paraŝuto.
La principo pri la duobla ŝelo kaj streĉa ŝnuro firmigita al la aviadilo venas de la germana aerŝipokonstrua inĝeniero Otto Heinecke. Tiu ŝnuro ebligas sekuran salton, evitante la la kapton de paraŝuto ĉe aviadilo.
La 28-an de aprilo 1919 saltis la usona Leslie Le Roy Irvin unuafoje per permane malfandigebla, tiel ne al al aviadilo ligita dorsa paraŝuto.
[redaktu] Sistemoj
Ekzistas du diversaj sistemoj de paraŝutoj: rundkupola kaj glisa paraŝuto.
[redaktu] Rundkupola paraŝuto
La malnovaj rundkupolaj sistemoj malpliigas la falon preskaŭ senescepte per la granda aerrezisto. Ilia formo similas al sube malfermita kava duonkupolo, ĉe kies suba rando estas fiksitaj al kaptoŝnuroj kaj sur ties la paraŝutistoj aŭ la utilŝarĝo. Ĉe la verto troviĝas aperturo (verta aperturo), tra kiu la ŝveliĝanta aero povas foriĝi, tiel oni povas eviti la pendolon de la paraŝuto. La descendo de konvencia rundkupola paraŝuto okazas vertikale al la tera surfaco kaj horizontale moviĝas nur por la ventoblovoj. Pli frue en sporta branĉo, la uzitaj rundkupolaj paraŝutoj estis ekipitaj per fendoj, per kies fermo-malfermo (per direktigaj ŝnuroj) oni povas iomete direkti la tero-alproksimiĝon.
Pro la granad riziko je vuniĝo pro la rapida sinko akj apenaŭa direketbleco, oni uzas tiun ĉi tipon nur ekster civila sfero, en la armeo – por rapida alterigo de paraŝutaj ĉasistoj kaj ŝarĝoj- kaj kiel bremsaj kaj savaj paraŝutoj ĉe malpezaj aviadiloj.
[redaktu] glisparaŝuto (ankaŭ platparaŝuto)
Modernaj glisparaŝutoj malpliigas la falon ĉefe per levoforto. Ĝia profilo egalas al tiu de aviadila porta surfaco. La glisparaŝuto estas malfermita en la antaŭa rando kaj malantaŭ fermita, tiel ĝi kolektas la fluantan aeron kaj mem rigidiĝas. Pro tio oni nomas ili ankaŭ ŝvelaera paraŝuto aŭ 'matracoj'.
Oni direktas la glisparaŝuton per movo de la malantaŭaj randoj. La dekstra kaj maldeksra parto de la malantaŭa paraŝuta rando estas direkteble aparte. Tiel, se oni subentiras unu flankon, tio bremsas la – de antaŭe – fluantan aeron. Por alteriĝi oni tiras ambaŭ direktigajn ŝnurojn tre suben kaj tiel bremsas ĝin preskaŭ al senmovo.
En sporto oni uzas senescepte glisparaŝutojn.
Glisparaŝutoj estas produktitaj plej ofte el nilonteksaĵo "F-111", el "Zero-P" (zero porosity: 'nula' aertralasebleco, nulteksaĵo) aŭ kombinaĵoj el tiuj. La kaptoŝnuroj estas fiksitaj je fino (ĉe rundkupolaj paraŝutoj) aŭ ĉe la suba surfaco (ĉe plataj tipoj) de la paraŝuta teksaĵo, kiuj portas la saltanton aŭ la ŝarĝon.
Partoj de paraŝuto laŭ bildvortaro (inter kampoj eblaj aliaj nomoj)
- baldakeno
- baldakena ŝnuro
- ekstera paraŝutsako
- ĉefa pendkablo
- ĉefrimeno
- jungilaro (por teni paraŝutiston)
- paraŝuta ŝir-ŝnuro
- riglilo
- interna paraŝutsako