Parkovo (Jalta municipo)
El Vikipedio
Urbotipa loĝloko de Krimeo | |
Parkovo rus. Парковое ukr. Паркове krim. Yañı Küçükköy |
|
La regiono de Krimeo: | Jalta municipo |
Koordinatoj: | 44°27'N (Alupko), 34°08'E (Beregovo) |
Averaĝa alto super la marnivelo: | ~160 m. |
Areo: | ? |
Loĝantaro: | 481 homoj (laŭ la jaro 2001) |
Loĝ-denso: | ? |
Poŝt-kodoj: | 98683 |
Telefon-kodo: | +380-654 |
Hor-zono: | UTC +2 |
Antaŭa(j) nomo(j): | {{{eksnomoj}}} |
Urbestro: | ? |
Oficiala paĝaro nekonata |
Parkovo (antaŭe "Nova Kuĉukkoj", rus. Парковое, ukr. Паркове, krim. Yañı Küçükköy) - urbotipa loĝloko de la Jalta municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. La loĝloko situas 8,5 km okcindente de Simeizo kaj administre apartenas al la Simeiza komunumo. Apude pasas la la aŭtovojo Sebastopolo-Teodozio; la loĝloko estas ligita al Jalto kaj Simeizo per busa trafiko.
Parkovo havas la statuson de urbotipa loĝloko ekde la jaro 1971. Jam en la XIXa jarcento ĉi tie ekzistis somerdomoj de riĉuloj kaj nobeloj. Interalie, ĉi tie troviĝis la somerdomo de granda rusa verkisto A. P. Ĉeĥov.
Ekde la jaro 1972 la loĝloko havas la nomon "Parkovo" pro la granda parka ensemblo, kiu antaŭ la Oktobra Revolucio apartenis al mecenato Ja. Ĵukovskij (la domo kaj la parko estis konstruitaj en la jaro 1905). La parkon plibeligis kelkaj statuoj de skulptisto A. Matvejev, tamen dum la Dua Mondmilito preskaŭ ĉiuj skulptaĵoj estis detruitaj (nur en la 60aj jaroj de la XXa jarcento la statuoj estis rekreitaj laŭ la kopioj kaj la restaĵoj).
Nun Parkovo estas signifa kurac-loko; ĉi tie estas kelkaj grandaj kuracejoj, i.a. la ripozejo "Krivoroĵskij gornjak".
La loĝlokoj de la Jalta municipo |
|||
---|---|---|---|
Urboj | Alupko • Jalto | ||
Urbotipaj loĝlokoj | Beregovo • Foroso • Gaspro • Golubozalivo • Gurzufo • Kacivelo • Koreizo • Krasnokamenko • Kurpato • Livadio • Masandro • Nikito • Oreando • Otradno • Parkovo • Ponizovko • Sanatorno • Simeizo • Sovetsko • Vinogradno • Vosĥodo | ||
Vilaĝoj: | Opolznevoje | ||
Loĝloketoj | Gornoje • Danilovka • Kujbiŝevo • Linejnoje • Oliva • Oĥotniĉje • Partizanskoje • Visokogornoje |
La loĝlokoj de Krimeo | |||
---|---|---|---|
Urboj: |
Alupko | Aluŝto | Armjansko | Balaklavo | Baĥĉisarajo | Belogorsko | Ĝankojo | Eŭpatorio | Inkermano | Jalto | Kerĉo | Krasnoperekopsko | Sako | Sebastopolo | Simferopolo | Starokrimo | Sudako | Ŝĉolkino | Teodozio |
||
Urbo-tipaj loĝlokoj: |
Aeroflotsko • Agrarno • Azovsko • Bagerovo • Beregovo • Ĉernomorsko • Foroso • Gaspro • Gvardejsko • Golubozalivo • Gresovsko • Gurzufo • Kacivelo • Kaĉo • Kirovsko • Koktebelo • Komsomolsko • Koreizo • Krasnogvardejsko • Krasnokamenko • Kujbiŝevo • Kurortno • Kurpato • Lenino • Livadio • Masandro • Mirno • Molodeĵno • Nauĉno • Niĵnegorsko • Nikito • Nikolajevko • Novofedorivko • Novoselivske • Novosveto • Novozerno • Oktjabrsko • Orĝonikidzo • Oreando • Otradno • Parkovo • Partenito • Pervomajsko • Ponizovko • Poŝtovo • Primorsko • Razdolno • Sanatorno • Simeizo • Sovetsko (ĉe Jalto) • Sovetsko (Sovetska regiono) • Ŝĉebetovko • Vinogradno • Volno • Vosĥodo • Zaozerno • Zujo |