Patologio
El Vikipedio
Patologio estas scienco, kiu studas la malsanojn, kaj ties efektojn. La vorto "patologio" deriviĝas de la grekaj vortoj pathos (malsano) kaj logia (scienco).
En la praktiko estas la vorto patologia uzata en la senco malsana aŭ herede difektita, la vorto patologio kiel mortintejo en hospitalo, kie oni ekzamenas, kial la mortinto forpasis, kaj kie la kadavro atendas transporton al la sepulta entrepreno.
[redaktu] Fakoj de patologio
Oni distingas:
- Anatomo-patologio: Ĝi konsistas en la studado de la strukturaj kaj aspektaj modifoj kaŭzitaj de la malsanoj.
- Patologio: Studo de la kaŭzoj kaj evoluo de la malsanoj. Tiu termino nomas ankaŭ la simptomaron de iu malsano.
- Fizio-patologio: Ankaŭ nomata "patologia fiziologio". Studo de la disfunkciadoj de la organismo, kiam ĝi estas afekciita de iu malsano.
- Psiko-patologio: Studo de la mensaj malsanoj.
Ĉi tiu artikolo pri "Patologio" ankoraŭ estas ĝermo pri medicina temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu».
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.