Pavel Josef Vejvanovský
El Vikipedio
Pavel Josef VEJVANOVSKÝ naskiĝis en la jaro 1640 en Hlučín kaj li mortis la 24-an de julio 1693 en Kroměříž.
Liaj gepatroj vivis plej baldaŭ en Hlučín, kie lia patro Václav estis antaŭ la jaro 1642 muskedisto en servoj de hlučína superularo. Pli malfrue en la jaroj 1641 – 1642 ili transloĝiĝis ĝis Moravská Ostrava kaj ofte ili restadis ankaŭ en burgo Hukvaldy, kie li eble akiris eĉ spertojn de trobadora arto sub gvidado de burga trobadoro. Fininte studojn en jezuita gimnazio en Opava en la jaroj 1656 – 1660 kaj mallongan restadon en Vieno li estis ekde la jaro 1665 ĝis sia morto okupita en episkopa kapelo de kastelo en Kroměříž kaj samtempe li agadis kiel direktoro de ĥoro ĉe preĝejo de sankta Moriso en Kroměříž. Li edziĝis al filino de urbestro de Kroměříž kaj li fariĝis posedanto de trinkejdomo en la placo, kie estas ĝis hodiaŭ lokigita lia memortabulo. Pavel Vejvanovský, la kampa trobadoro kaj signifa porinstrumenta komponisto de muziko de templa kaj profana karaktero, estas post Adam Michna rekonata kiel la plej signifa personeco de la ĉeĥa muziko de la 2-a duono de la 17-a jarcento. Liaj muzikverkoj estas ĝis hodiaŭ eldonataj kaj ludataj.
El liaj muzikverkoj estis surdiskigitaj la jenaj komponaĵoj:
Stereo gramofonaĵoj SV 8163 G:
-
- Sonata vespertina in C kaj 8
- Sonata in D kaj 5
- Offertur ad duos chorus, serenada in C (ingressus – sarabanda – Gavotte – Minuett – Gigue)
- Sonata natalis
- Sonata venatoria in D