Percy Bysshe Shelley
El Vikipedio
Literaturo > Anglalingva literaturo > Percy Bysshe SHELLEY < Angla lingvo
Percy Bysshe SHELLEY (naskiĝis la 4-an de aŭgusto, 1792, mortis la 8-an de julio, 1822) estis angla poeto. Li estis grava reprezentanto de la Romantismo.
Percy Bysshe Shelley naskiĝis en Field Place (nuntempe apartenanta al Warnham/Sussex), kiel filo de nobela familio. Li estis instruata en la renoma Eton College, ekstudis en Oksfordo, sed devis en 1811 forlasi la universitaton pro sia ateisma flugfolio The Necessity of Atheism (La nepreco de ateismo). En la sama jaro li edziĝis al filino de gastejestro kaj amikiĝis kun la filozofo William Goodwin. Baldaŭ li enamiĝis al Mary, la filino de Goodwin kaj en 1814 li vojaĝis kun ŝi al Svislando. Du jarojn poste la edzino de Shelley mortis kaj li edziĝis al Mary Goodwin, kiu sub la nomo Mary Shelley mem fariĝis fama aŭtorino. Ekde 1818 li konstante vivis en Svislando aŭ Italio. Je la 8-a de julio 1822 li mortis pro boatakcidento en la Golfo de Spezia, Italio.
La verkaro de Percy Bysshe SHELLEY respegulas sopiron al libereco kaj harmonio, same kiel proteston kontraŭ ĉiu formo de subpremo.
[redaktu] Listo de verkoj
- Queen Mab : a Philosophical Poem (1813)
- Alastor, or The spirit of Solitude (1814)
- Laon and Cythna (1817)
- The Revolt of Islam (1818)
- Prometheus Unbound (1820)
- A Defense of Poetry (eld. 1840)
[redaktu] En Esperanto aperis
Odo al la okcidenta vento ; La indiana serenado / Percy Bysshe Shelley. - En: Tutmonda sonoro / Hrsg.: Kalocsay, Kálmán ; p.407 - 410, vol. 2.