Oksfordo
El Vikipedio
Oksfordo (angle: Oxford [OKSfad]) estas universitata kaj industria urbo en Britio kaj ĉefurbo de la provinco Oxfordshire. La riveroj Cherwell kaj Tamizo fluas tra la urbo. (La rivero Tamizo nomiĝas tiuloke ankaŭ Isis, pro la finaĵo anstataŭ la radiko de la latina: Tamesis.)
Oksfordo havas proksimume 100.000 loĝantojn. Ekonomie gravas la presa kaj eldona industrio kaj la fabrikado de aŭtomobiloj. Oksfordo estas la hejmo de la Universitato de Oksfordo.
En Oksfordo okazis la 22-a Universala Kongreso de la 2-a ĝis la 9-a de aŭgusto 1930.
[redaktu] Vizitindaĵoj
- Muzeo Ashmolean
- Biblioteko Bodleian
- Muzeo Pitt-Rivers