Persone
El Vikipedio
Esperanto > Esperanto-kulturo > Esperanto-muziko > Persone < Muziko
Persone estas muzika triopo, kiu venas el Stokholmo, Svedio. Ĝi ekestis en 1986 por la unua Kultura Esperanto-Festivalo. La nuna konsisto de la grupo estas de 1990. La nomo Persone daŭrigas la vortludan tradicion (per-son-e) kiun komencis Amplifiki.
Persone ofte koncertas en junularaj Esperanto-aranĝoj, ekz. la Internacia Junulara Kongreso kaj la Internacia Seminario. La grupo eldonis jam kvin albumojn, ekde la kasedo 62 minutoj (1987) ĝis la roka disko ...sed estas ne, (1999) kaj la akustika disko Sen (2002) kiuj montras altan kvaliton kaj impone klaran registron.
Nunaj membroj:
- Anders Grop - elektra basgitaro, kantado (akustike: kontrabaso, kantado)
- Martin Wiese - elektra gitaro, ĉefkantado (akustike: gitaro, ĉefkantado)
- Bertilo Wennergren - drumo, kantado (akustike: gitaro, kantado)
Iamaj eksmembroj:
- Per Ola Axelsson - saksafono
- Borje LUND - elektra gitaro
- Benedikte Weinreich - sintezilo
[redaktu] Historio
Persone estis komence kreita por fari nur unu koncerton en la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) en 1986. La ideon naskis Borje LUND, kiu ankaŭ elpensis la nomon "Persone". La unua provludo okazis la 7an de marto, 1986. Post prova prezento antaŭ amikoj en popola domo en Stokholmo, Svedio la 9an de majo, 1986 la grupo konstatis, ke ĝi estas matura por vera koncerto. La premiera koncerto okazis la 17an de majo, 1986 en Upsalo dum Kultura Esperanto Festivalo. Estis sukceso. Ŝokita recenzinto parolis pri la plej granda kresĉendo iam ajn en Esperanta aranĝo. Li pensis pri la eksploda komenco de la kanto "Zime Zum", per kiu Persone ekigis tiun koncerton. Trafa ĵetado de bananoj fare de Per Ola, dum la kanto "La Banano", profunde impresis certan aŭskultantinon. Pro la granda sukceso la bando decidis daŭrigi. Neniu tiam suspektis, kiel longeviva fariĝos Persone.
Dum la unuaj jaroj Persone konsistis el Borje Lund (elektra gitaro, elektra basgitaro, kantado), Martin Wiese (elektra gitaro, elektra basgitaro, kantado), Bertilo Wennergren (drumo, kantado) kaj Per Ola AXELSSON (saksofono, kantado). Kun tiuj membroj Persone registris kaj eldonis sian unuan albumon 62 minutoj en 1987. Dum tiu sama jaro Persone faris turneon en Pollando koncertante ok fojojn.
En 1988 okazis ŝanĝoj. Nova membro aliĝis: Benedikte WEINREICH (sintezilo). Kelkajn monatojn poste Axelsson forlasis la bandon. Tiu nova kvaropo konsistigis Persone-n proksimume unu jaron, dum kiu la grupo koncertis en la Internacia Junulara Kongreso en Zagrebo, Kroatio, kaj en la dua KEF en Lund, Svedio.
En 1989 Weinreich forlasis la bandon, kaj dum kelka tempo Persone konsistis el nur Lund, Wiese kaj Wennergren. Dum tiu tempo la bando koncertis interalie en la IJK en Kerkrade, Nederlando.
Fine de 1989 la fondinto Lund, kiu jam ne plu loĝis en Stokholmo, decidis fini sian karieron en Persone. La bando tamen ne povis ne daŭrigi. Martin Wiese tiam studis rokmuzikon en kurso, kaj tie trovis la perfektan novan membron, Anders GROP (elektra basgitaro, kantado), kiu volonte eklernis Esperanton por povi en-Persone-iĝi.
La nova triopo Martin Wiese, Bertilo Wennergren kaj Anders Grop de 1990 ĝis hodiaŭ estas Persone.
En 1990 Persone registris kaj eldonis sian duan albumon, En la spegulo.
En 1994 la bando estis invitita ludi en Luĉia festo de la Stokholmaj Esperanto-kluboj. La ejo malebligis elektran rokkoncerton, kaj tial Persone aŭdacis fari eksperimenton ludante akustike sen drumo, kun du akustikaj gitaroj kaj kun kontrabaso. Estis sukcesa eksperimento, kaj per ĝi malfermiĝis nova akustika ĉapitro en la historio de Persone. De tiam la grupo estas duvizaĝa: kaj elektra rokbando kaj akustika parte roka parte kanzona grupo.
En 1996 la grupo aperigis sian trian albumon, Povus esti simple, la unuan fojon en la formo de kompaktdisko.
Komence de 1999 aperis la kvara albumo, ...sed estas ne, k-disko eldonita de Eurokka en la projekto KOLEKTO 2000.
En 2001 Grop kaj Wennergren transloĝiĝis al Germanio, Grop al Berlino (en la nordo), kaj Wennergren al Tübingen (en la sudo), dum Wiese plu loĝas en Stokholmo en Svedio. Pro tio Persone nun malmulte aktivas. Sed tamen meze de 2002 aperis la longe atendita kvina senelektra (akustika) albumo: Sen. Ĝin eldonis Vinilkosmo.
[redaktu] Diskaro
- Sen (2002)
- Pli ol nenio
- La fantoma lum'
- Mi ĉiam kredis (ke la koro)
- Estu ĉiam
- Sola en vaku'
- Revoj
- Korpo kaj anim'
- Patro nia
- Perloj sur la ter'
- Lasu min sonĝi (de "...sed estas ne")
- Nun mallumas ekstere (de "Povus esti simple", sed remastrita)
- ... sed estas ne (1998) (parto de Kolekto 2000)
- Liza pentras bildojn
- Se la cerbo volas
- La ĉielo
- Sola?
- Bileto al la lun'
- Kion ajn
- Fantomoj de la pasintec'
- Lasu min sonĝi
- Povus esti simple (1996)
- Povus esti simple
- Mondo aŭ mi
- Trans torent'
- Vortoj
- Ili venos
- Revoj
- Maskobalo
- Kiam amo regas
- Mejlojn for
- Reĝoj de cindro
- Nun mallumas ekstere
- La leviĝo de la lun'
- El la man'
- Vinilkosmo-kompil' 2 (1996) - Martin kontribuas al la kompilaĵo per unu kanto, nome: Vivo duras sed vi molas.
- Vinilkosmo-kompil' 1 (1995) - Ili kontribuas al la kompilaĵo per unu kanto, nome: Reĝoj de cindro.
- En la spegulo (1991)
- Kio ajn
- Amanda
- En la spegulo
- Ĉu neniam plu
- Mi ne scias
- Folioj en la vent'
- Alia mondo
- Neĝo dancas
- Du homoj
- 62 minutoj (1987)
- De l' praa tempo ĝis la nun'
- Tute sekura
- La bonurbo
- Ĉu al paca cel'
- Ĉu vi pentas?
- Longe for
- Amperforto
- Bluso en rubuj'
- Nur por la pano
- Mia knabino
- Portanto de la lum'
- Eĉ knaboj
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Oficiala retpaĝaro de Persone
- Persone ĉe MusicExpress - Biografieto kaj MP3-dosieroj