Pierre Brice
El Vikipedio
![Lex Barker kaj Pierre Brice](../../../upload/thumb/4/46/Lex_BARKER_-_Pierre_BRICE.jpg/250px-Lex_BARKER_-_Pierre_BRICE.jpg)
Pierre Brice estas Winnetou kaj Winnetou estas Pierre Brice – preskaŭ neniu filma aktoro estis tiel kunigata kun sia plej konata filma rolo kiel Pierre Brice.
Pierre Brice naskiĝis la 6-an de februaro de 1929 en franca havenurbo Brest. Lia devena nomo estis Pierre Louis de Bris. Kiam li estis dekjara, li aliĝis al partizanoj helpante en ilia batalo kontraŭ germanoj. Kiam li estis deksesjara, li fuĝis el la hejmo kun falsaj personaj dokumentoj al fremdlandana legio. Kiel deknaŭjara li batalis en Alĝerio. Poste du jarojn en Indoĉinio. En la jaro 1951 li revenis Francion kun tri ordenoj por kuraĝeco kaj rememoroj je falintoj.
En la jaro 1953 li transloĝiĝis Parizon. Li vivtenis sin kiel ĉedoma vendisto revante pri vojo de arkitekto. Fine li fariĝis modelulo, li prezentiĝis en "fotoromanoj", li estis dancisto kaj kantisto, dum vesperoj li studis aktorecon. En la jaro 1954 li unuafoje rolis en filmo.
Rompo okazis en la jaro 1962. En Berlina filma festivalo rimarkis lin producento Horst Wendland, kiu prepariĝis filmi la unuan filmon de Karl May sub nomo La trezoro sur Arĝenta Lago (filmita en Plitvice). Rolonto por Old Shatterhand jam estis elektita (li estis Lex Barker), sed mankis al li Winnetou. Li alparolis Pierre Briceon. Poste Pierre Brice rolis en multaj filmoj de May pri indianoj.
Sukceso de la filmoj precipe en Germanio estis grandega. Kontribuis al ĝi ankaŭ tio, kiel konvinkeme Brice agadis en rolo de Winnetou, li tute identiĝis kun ĝi. Fine de la 60-aj jaroj de la lasta jarcento la intereso pri la filmoj de May abrupte sinkis. Pierre Brice poste rolis ankaŭ en aliaj filmoj, sed ili estis forgesitaj mallongtempe post ilia prezento en kinejoj.
Sed Brice ne kapablis adiaŭi kun tribestro de Apaĉoj kaj li revenis al la rolo. En la 70-aj kaj la 80-aj jaroj li rolis lin en someraj scenejoj, alterne en GDR kaj en FRG. El lia impulso estiĝis ankaŭ serialo Winnetou (1980) kaj televida filmo Winnetou revenas (1998).
Li revenis regule al la lokoj de filmigado de la filmoj de May. Ekzemple en la jaro 1995 ĝis Bosnio, kie furiozis milito. Li kolektis du milinojn da markoj por infanoj kaj kun humanitara konvojo li traveturis tra serba pafado.
Pierre Brice rememoris: „Poste bosnanoj haltigis min kiel onidiran spionon. Mi diris al ili, ke ili povas haltigi min unusole perforte. Sed se ili faros tion, skribos pri tio ĉiuj germanaj ĵurnaloj. Poste mi foriris, sed mi timis. Ili tenis en la manoj revolverojn...“