Pio la 12-a
El Vikipedio
Pio la 12-a | |
---|---|
Dosiero:PIUSXIIFOTO.jpg | |
Naskonomo | Eugenio Maria Giuseppe Giovanni Pacelli |
Komenco de pontifiko | 2-a de marto 1939 |
Fino de pontifiko | 9-a de oktobro 1958 |
Antaŭulo | Pio la 11-a |
Sekvanto | Johano la 23-a |
Dato de naskiĝo | 2-a de marto 1876 |
Loko de naskiĝo | Romo, Italio |
Dato de morto | 9-a de oktobro 1958 |
Loko de morto | Castel Gandolfo, Italio |
Justuloj inter la popoloj |
Eugenio Maria Giuseppe Giovanni Pacelli (Romo, 2-an de marto 1876–Kastelo Gandolfo, 9-an de oktobro 1958), elektita papo la 2-an de marto 1939 sub la nomo Pio la 12-a (latinlingve Pius XII. Lia beatigo, dumtempe antaŭvidita samtempe kiel tiu de Johano la 23-a estis prokrastita.
[redaktu] Junaĝo
Eugenio Pacelli naskiĝis en Romo en etnobela familio, tre ligita ekde la 19-a jarcento al la Vatikananoj. Lia patro, Filippo Pacelli, estis advokato en la roma tribunalo de la Roto kaj poste konsistoria advokato. Lia patrino devenis el familio konata pro la servoj faritaj por la Sankta Sedejo. Li studis en la Liceo Viskonti, publika lernejo, kaj, en 1894, li ekstudis telologion en la Gregoria Universitato kiel pensionulo de la Kapranika Kolegio. De 1895 al 1896 li studis dum unu jaro en la Sapienza, ŝtata universitato de Romo. En 1899 li eniris en la Apolinarian, kie li obtenis tri licencojn, unu en teologio kaj la aliajn in utroque jure (en ambaŭ juroj, alidire la civila kaj la kanonika juro). Li estis ordenita pastro la 2-an de aprilo 1899 fare de Monsinjoro Cassetta, vic-regento de Romo kaj amiko de lia familio.