Pitkarna Insulo
El Vikipedio
Pitkarna Insulo (angle Pitcairn Islands [pitken ajlenz]) estas teritorio dependa de Britio en Oceanio.
- Landkodo: PN.
- Nacia nomo: Pitcairn Islands and Dependencies.
- Areo: 47 kv.km, inter ili: Pitkarna insulo - 5 kv.km, Henderson-insulo - 31 kv.km, Oeno-insulo - 6 kv.km, Ducie-insulo - 4 kv.km.
- Loĝantaro: 48 (2004)
- Adm. centro: Adamstaŭno.
- Lingvo: angla.
La Pitkarna Insulo estas la plej eta loĝata kolonio de Britio, kaj la plej izolita insularo de Polinezio, post Paskinsulo, situanta meze de la oceano inter tiu lasta kaj Franca Polinezio. Nur la efektiva Pitkarna insulo estas loĝata. La pitkarnanoj originas de grupo de anglaj viroj, ribelintoj de la ŝipo Bounty [Baŭnti] en 1789, kaj de ties tahitiaj virinoj. Hodiaŭ ilin vivtenas ĉefe turismo kaj vendado de poŝtmarkoj.
Geografia pozicio: (25° 04′ 00″ S; 130° 06′ 00″ U Mapo)
En 1936 tie loĝis 200 homoj, en 2004 nur 48 el 9 familioj kaj kun 12 viroj.