Pjotr Egorov
El Vikipedio
Pjotr Egoroviĉ EGOROV estas fama rusia arkitekto, partoprenanto en konstruado de la Vintra Palaco, Smolnij monaĥejo, kunaŭtoro de la kradaro de la Somera Ĝardeno en Sankt-Peterburgo.
Li naskiĝis en 1731 en malriĉa ĉuvaŝa familio. Princo Egor Dadiani, kiu posedis la teron, kie troviĝis la vilaĝo de Pjotr Egorov, rimarkis talentan knabon kaj donis al li bazan kleron. En 1755 la junulo venas al Sankt-Peterburgo studi arkitekturon kun rekomendo de la princo.
La unua famiĝinta artaĵo de Pjotr EGOROV apartenas al jaro 1763. Preterveture de la urbo Parnu (nuna Estonio), la imperiestrino Ekaterina la Granda promesis konstrui preĝejon tie. Kiel arkiteko estis nomunita Pjotr EGOROV. La preĝejo, kiu post iom da tempo ricevis la nomo de Ekaterina ludis gravan rolon en la arkitekturo de Baltio. Laŭ ĝia modelo estis konstruitaj pluraj preĝejoj, ekz. en Tartu, Kurasaare (Estonio), preĝejo Petro kaj Paŭlo en Rigo ka.