Rigo
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Latvio > Rigo < Urboj
- Loko: 56.53 Norde, 24.05 Oriente
- Horzono: GMT+2h
- Areo: 307 km2
- Loĝantaro: 753 mil en 2002, 747 mil en 2003
Rigo (en latva lingvo: Rīga, en rusa lingvo: Рига, en litova lingvo: Ryga, en japana lingvo: リガ, en multaj aliaj lingvoj: Riga) estas ĉefurbo de Latvio.
[redaktu] Historio
Rīga
Historio
1199 Arĥiepiskopo el Bremeno sendis episkopon Alberto al Livlando (Livonio). Alberto estis pli diplomato ol pastro kaj li ruze sukcesis venki fortajn livajn gentojn ĉe la rivereto Rigo. Alberto sukcesis atingi, ke Roma Papo Innocento la III eldonis specialan bulon, kiu permesis, ke Alberto okupas Livlandon. Al ĉiu, kiu partoprenis la okupan militon, li donis pardonon de pekoj. En 1200 Alberto kun 23 ŝipoj venis al Rigo. Dum tiu tempo sur la tero de Latvio loĝis multaj gentoj: livoj, kurŝoj, zemgaloj, seloj, latgaloj. Ili ĉiuj estis batalemaj inter si, tial Alberto sukcesis venki ilin.
1201 Episkopo Alberto komencis konstrui sur la loko de antaŭa liva vilaĝo sian fortikaĵon - la urbon Rigo. Unuan fojon estas menciita la nomo de la urbo Rigo, dum 400 jaroj regas germanoj.
1204 Li komencis konstrui la unuan ŝtonan kastelon el kalkoŝtono.
1282 Rigo eniris Hansan Unuiĝon.
1561 Rigo recevis rajtojn de libera urbo.
1629 Sveda okupacio.
1710 Rusio venkis svedojn, Rigo en Rusio.
1812 Napoleono atakis Rigon, la loĝantaro forbruligis la antaŭurbon.
1873 La unua Latva Kantofesto en Rigo.
1918 Latvio deklaris sendependecon.
1940 Soveta Unio okupas Latvion.
1941 Komencas la Dua mondmilito en Latvio.
1944 Soveta armeo la duan fojon okupas Latvion, liberigas de germanoj.
1949 Amaso da homoj senditaj al Siberio.
1987 La unua malkaŝa protesto kontraŭ Soveta Unio apud la Monumento de Libereco.
1989 Baltia Ĉeno de Tallinn tra Riga ĝis Vilno - staris homoj en ĉeno man-mane.
1991 Nova sendependeco.
1999 Parlamento (Saeima) elektas prezidentinon Vaira Vīķe-Freiberga.
2001 Rigo festas 800-jariĝon de la urbo.
Oni diras, ke Rigo komenciĝas de Alberta Placo. Antaŭe ĉi tie troviĝis liva vilaĝo, kaj rivereto Rigo faris bonan naturan havenon. En la rivereton Rigo envenis multaj boatoj, kiuj laŭ Daŭgavo venis el Rusio, kaj ŝipoj laŭ Balta maro de Germanio, de Gotlando, kaj ĉi tiu loko estis bona por interŝanĝi varojn.
Preĝejo de la Sankta Petro
Tiu ĉi preĝejo ĉiam apartenis al Riganoj, ili komencis konstrui ĝin en 1209, kaj ĉiam ĝi estis la plej alta en la urbo. Apud la preĝejo oni povas vidi interesan statuon "Bremenaj muzikistoj", donaco de ĝemelurbo Bremen. Ankaŭ apud la preĝejo de la sankta Petro ofte kantas surstrataj muzikistoj.
Bombo trafis la turon en 1941. Dum longa tempo oni ne rekonstruis la preĝejon. Nur ekde 1973 oni povas vidi la turon el ŝtalo, 123,25 m altan kun koko sur la pinto. Oni povas ekskursi per lifto sur altecon de 72 metroj kaj vidi belegan panoramon.
Doma Katedralo
Sur la ĉefa placo de Rigo, Doma Placo situas Doma Katedralo. La nomo venas de latina “Domus Dei” (Domo de Dio). Doman preĝejon komencis konstrui episkopo Alberto en 1211, kaj ĝi estas la 2-a plej antikva konstruajo en Rigo. La Preĝejo estis dediĉita al la Sankta Maria, same kiel la tero de Latvio estis dediĉita al la Sankta Maria. Oni komencis konstrui la preĝejon sur la loko kie jam estis sanktejo de livoj, tombejo. La Katedralon oni finis en 1250.
Doma Katedralo ne ĉiam apartenis al katolikoj, post reformoj en 1525 ĝi fariĝis luterana. Dum soveta tempo ĉi tie okazis nur mitingoj kaj koncertoj, sed nun ĝi denove estas la ĉefa preĝejo en Rigo, luterana preĝejo. Ekde 13-a horo ĉiutage funkcias muzeo, dimanĉe okazas diservoj, vendrede posttagmeze - koncertoj.
La plej valora estas orgeno de Doma Katedralo, kiun konstruis en 1884 germana firmao, kaj ĝi estis tiam la plej granda kaj moderna. La instrumento estas 25 m alta, 11 m larĝa, 10 m profunda. Oni povas ludi per ĝi de sur du balkonoj, povas doni koncerton por du orgenoj. La orgeno havas 124 agordojn.
Apud Doma Katedralo situas klostro, nun tie troviĝas Muzeo pri Riga historio kaj navigado. La muzeo estas la plej malnova, fondita en 1773. Tie oni tenas nun pli ol duonmilionon da unuoj pri historio de Rigo.
Monumento de Libereco
La Monumenton konstruis arĥitekto Kārlis Zāle dum 1931-1935. Por tiu ĉi monumento tuta popolo kolektis la monon. Sur la monumento oni skribis vortojn "Por Patrujo kaj Libereco".
Māra Timermane http://www.geocities.com/mtimermane/Verda_Ondo
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |