Prefekto
El Vikipedio
La vorto prefekto devenas de la latina præfectus ("tiu, kiu estas fronte"). Ekde tiam, ekzistis kaj ankoraŭ ekzistas prefektoj en pluraj landoj, ofte kun tre malsamaj potencoj aŭ taskoj.
Enhavo |
[redaktu] Romia imperio
Dum la Romia imperio, prefektoj estis delegitaj oficistoj kiuj estis senditaj de la roma ŝtato al diversaj lokoj (Romo, Egiptio) aŭ kiuj havis specialajn taskojn (administrado de la ŝiparo, de la legioj, de la financa servo...).
[redaktu] Francio
Kreita en 1800, la franca prefekto (franclingve préfet) estas oficisto, kiu reprezentas la ŝtatajn interesojn ĉe ĉiu departemento. Li devas precipe kontroli la laŭleĝecon de la decidoj de la lokaj instancoj (Ĝenerala Konsilio, municipaj konsilioj). Plie, li disponas polican potencon por garantii ordon kaj sekurecon en la departemento.
Li estas helpita de la regiona prefekto ĉe la regiono enhavanta la departementon, kaj de subprefektoj ĉe ĉiu arondismento de la departemento.
La urbo kie loĝas la prefekto estas la prefektejo (aŭ ĉefurbo) de la departemento.
[redaktu] Kebeko
En Kebeko, la prefekto estas balote elektita persono, kiu estras regionan graflandan komunumon (france municipalité régionale de comté).
[redaktu] Svislando
- En la kantono de Berno, la prefekto reprezentas la kantonan registaron (aŭ Ekzekutivan-Konsilion, Conseil exécutif) en la arondismento. Li havas vastajn administrajn potencojn, precipe pri la leĝa kontrolo de la decidoj de la komunumoj.
- En la kantono de Vaud, la prefekto estas nomumita de la svisa Ŝtata Konsilio (Conseil d'État) : li reprezentas la kantonan registaron en la distrikto.