Pronomo
El Vikipedio
Lingvo > Elemento > Primitiva vorto > Pronomo
Pronomoj estas vortoj, kiuj ĝenerale anstataŭas la nomon de afero aŭ persono aliiloke menciita, aŭ de afero/persono komprenebla el la kunteksto. (Se la afero jam menciiĝis, la pronomo estas anaforo; se ĝi nomiĝos nur poste en la frazo, la pronomo esta kataforo.
[redaktu] Personaj prononomoj
En gramatika analizo de plej multaj lingvoj oni dividas la personajn pronomojn laŭ tri "personoj":
- La unua persono estas la parolanto(j) mem (= parolanto(j)).
- la dua persono estas tiu(j), al kiu(j) oni parolas (= alparolato(j)).
- La tria persono estas iu(j) ajn alia(j), pri kiu(j) oni parolas (= priparolato(j)).
Krome, oni dividas ilin - kiel ankaŭ substantivojn - laŭ nombro, ofte - sed ne ĉiam - tiel kiel en Esperanto:
- La singularo estas uzata, kiam temas pri precize unu afero aŭ persono.
- La pluralo estas uzata, kiam temas pri pli ol unu afero aŭ persono.
En multaj lingvoj ankaŭ ekzistas malsameco inter inkluziva kaj malinkluziva unua persono de la pluralo: La inkluziva inkluzivas la alparolata(j)n persono(j)n, la malinkluziva malinkluzivas la alparolata(j)n persono(j)n. Tia divido ekzistas ekzemple en Tok Pisin kaj en iuj dialektoj de la Ĉina. En la portugala lingvo oni havas nedevigan inkluzivan/malikluzivan malsamecon. Oni povas uzi 'nós' (inkluziva) kaj 'nós outros' (malinkluziva) dependante de neceso de klareco, aŭ simple nós (inkluziva/malinkluziva). La hispana lingvo havis tian malsamecon, sed perdis ĝin, kaj hodiaŭe uzas nur "nosotros", antaŭe malinkluziva, simple kiel la "ni" esperanta. La portugala havas ankaŭ la "a gente" (ne konfuzu tion kun la franca "le gens"), "nepersona" pronomo de plurala una persono.
Jen la personaj pronomoj de Esperanto :
mi (je) | vi (tu et vous) | li (il) | ŝi (elle) | ĝi ("il", "elle", pour les êtres vivants de sexe indéterminé ou les choses) | si (soi) | ni (nous) | ili ("ils", "elles", "eŭ", pour tous les cas) | oni (on) |
[redaktu] Aliaj pronomoj
Krome ekzistas refleksivaj pronomoj, kiuj signas la subjekton, kiam la sama persono plenumas ankaŭ ne-subjektan rolon en la sama frazo. En Esperanto "si" estas refleksiva pronomo. La franca kaj pluraj aliaj lingvoj uzas similan refleksivan pronomon, sed aliaj lingvoj male uzas apartajn refleksivajn formojn de la verbo. En la franca, refleksiva pronomo ĉe certaj verboj povas doni al ili tute alian sencon kompare kun ilia baza signifo.
"Oni" estas ne-persona pronomo en Esperanto. Kelkaj lingvoj kiel la moderna angla uzas la duapersona pronomo ("you" en la angla) ankaŭ por tia nepersona signifo.
Multaj el la ceteraj pronomoj povas esti ordigitaj en Korelativa Tabelo, simila al tiu, kiun elpensis L. L. Zamenhof:
Parto | Tuto | Demando | Neo | Montro | ||
---|---|---|---|---|---|---|
Specifa (individua) | iu | ĉiu | kiu | neniu | tiu | |
Klasa (kategoria) | io | ĉio | kio | nenio | tio |
Kiel pronomo oni ankaŭ povas kalkuli "ambaŭ", kiu estas varianto de "ĉiuj", uzata, kiam temas pri precize du aferoj.