Prozo
El Vikipedio
Prozo (latine proso) estas ordinara parolo aranĝita nek laŭ versmezuro nek laŭ drama formo, t.e. ne nur beletro senversa (normala rakontado), sed ankaŭ tekstoj instruaj, fakaj, ĵurnalistaj.
En la antikva kaj mezepoka tempoj oni ne diferencigis inter beletra kaj faka stilo, sed ankaŭ nun kelkaj ĝenroj staras sur la dislimo de beletro kaj ĵurnalismo.