Reĝa Societo de Londono
El Vikipedio
La Reĝa Societo de Londono pri la Plibonigo de Prinatura Scio (angle Royal Society of London for the Improvement of Natural Knowledge) pretendas esti la plej malnova ankoraŭ ekzistanta klerula societo. Ĝi estis fondita en 1660.
Kvankam ĝi estas neŝtata asocio, ĝi servas kvazaŭ scienca akademio de Britio, Irlando kaj la Brita Naciaro. Pri Irlando zorgas speciala branĉo, la Reĝa Irlanda Societo (1785), pri Skotlando la Reĝa Societo de Edinburgo (1783).
La latina moto de la societo, nullius in verba (= "je nenies vortoj"), indikas, ke bazo de scienca argumentado povas esti nur demonstreblaj faktoj (eksperimentoj), sed ne citado de aŭtoritatuloj.
[redaktu] Prezidantoj
- Christopher Wren (1680–1682)
- Samuel Pepys (1684–1686)
- Charles Montagu (1695–1698)
- John Somers (1698–1703)
- Isaac Newton (1703–1727)
- Joseph Banks (1778–1820)
- Humphry Davy (1820–1827)
- Augustus, Duko de Sussex (1830–1838)
- William Parsons (1848–1854)
- Joseph Dalton Hooker (1873–1878)
- Thomas Henry Huxley (1883–1885)
- George Gabriel Stokes (1885–1890)
- William Thomson (1890–1895)
- Joseph Lister (1895–1900)
- William Huggins (1900–1905)
- John William Strutt (1905–1908)
- Joseph John Thomson (1915–1920)
- Ernest Rutherford (1925–1930)
- William Henry Bragg (1935–1940)
- Henry Hallett Dale (1940–1945)
- Robert MAY (2000–2005)
- Martin Rees (2005–)
[redaktu] Membildo
La Reĝa Societo planis tutmondan reton, "imperion de scienco", kaj strebis forigi lingvajn barilojn inter la sciencoj. Dum ke la Reĝa Societo dediĉis sin al la libera fluo de informo kaj kuraĝigis komunikadon, estis kompleksa interrilato kun okultismo. Precipe kunfondinto Robert Boyle komencigis la kutimon, tre detale raporti pri siaj eksperimentoj, por ke aliaj povu ripeti ilin, male al la kutimoj de sekretemaj alkemiisto. Aliflanke Newton estis praktikanta alkemiisto, kaj lia asistanto John Theophilus Desaguliers estis elstara framasono.