Dalmatio
El Vikipedio
Dalmatio (kroate Dalmacija, latine Dalmatia) estas historia lando ĉe orienta marbordo de Adriatiko, dividita hodiaŭ inter Kroatio (plimulto de la teritorio) kaj Montenegro.
[redaktu] Priskribo de la teritorio
Dalmatio troviĝas precize inter urboj Herceg-Novi kaj Zadar; troviĝas ĉi tie tri kroataj regionoj kaj falas ĉi tien ankaŭ granda parto de Montenegro. Krom la memstara marbordo apartenas al ĝi ankoraŭ multe da insuloj, kiel ekz. Brač, Hvar aŭ Korčula. La lando estas montoriĉa, unusola signifa rivero, kiu trafluas tra ĉi tie, estas Neretva. Industrio ĉi tie estas preskaŭ nenia, agrikulture eluzata estas nur regiono de riverenfluejo de Neretva en la maron. Ĉefa fonto de enspezoj kaj ekonomio de Dalmatio estas turismo; dank' al historie interesaj urboj kaj bela marbordo ĉi tien vojaĝas turistoj el la tuta Eŭropo.