Karnavalo
El Vikipedio
Karnavalo en plej ofte katolikaj landoj estas festaj tagoj, kiam oni festegas kaj eble diboĉas antaŭ la pentado kaj fasto de la sekvaj kvardek tagoj da Karesmo. Malgraŭ la rilato al religio, ekleziestroj plurfoje klopodis malpermesi ĝin pro la oftaj agoj kontraŭ katolika moralo. Aliaj, kiaj Sankta Petro Canisius, provis reformi ĝin. Ĝi ne nur ekzistas en katolikaj regionoj sed hodiaŭe estas festata en multaj regionoj. Kelkaj tradicioj ne venas de katolika antaŭfasta festo, sed de antaŭkristanaj kutimoj por forigi la vintran fantomon, kaj hodiaŭe tradicioj ofte estas miksitaj.
La ĉefa tagoj estas Malgrasa Vendredo, Karnavala Dimanĉo, kaj Grasa Mardo, post kiu venas Cindra Merkredo, la eka tago de Karesmo. Tamen, pluraj tradicioj aldonas tagon antaŭ aŭ post tiuj tagoj. Ekzemple, la karnavaloj de Dunkirko (kiu estas nun urbaro tenanta ĉ. dek komunumojn) viciĝas de la semajnfino antaŭ tiu de Karnavalo ĝis la semajnfino post Karnavalo. Ankaŭ en Binche (Belgio), la diversaj irantaroj enspacas sur pluraj semajnoj jam antaŭ. En Germanio tradicie oni komencas la Karnavalajn eventojn la 11-an de la 11-a monato (t. e. novembro) je la 11-a horo kaj 11 minutoj, ĉar 11 estas la nombro de la frenezuloj. Verdire oni poste silentas pri karnavalo ĝis post la 6-a de januaro (estas poste la festo de "tri sanktaj reĝoj.
La ĝusta dato varias ĉiujare laŭ tiu de Pasko.
Enhavo |
[redaktu] Eroj
La karnavalo miksas tradiciojn de inversa mondo, kiam subuloj regas kaj peko estas permesita. Ankaŭ ĝi koincidas kun ekprintempo. Kostumo estas ofte vestata. Foje kostumoj reprezentas bestojn aŭ antaŭkristanajn mitojn, kelkaj estas strangegaj ĉefe en Svisio kaj sud-okcidenta Germanio. Foje viroj vestas sin kiel virinoj. Kelkaj Karnavaloj havas apartajn kostumfigurojn tiel, kiel la Gilles en Binche aŭ la moretto en Rijeka, aŭ vesta ilo kiel la pluvombreloj en Dunkirko. En Venecio, maskitaj homoj en elegantegaj vestoj festis kaj balis.
Homoj kantas kaj dancas surstrate. En iuj tradicioj, kiel en Kadizo aŭ en la Rejnvalaj urboj de Germanio, la kantoj estas satiraj kaj primokas la okazaĵojn de la ĵusa jaro.
[redaktu] Plej famaj Karnavaloj kaj ties apartaj stiloj kaj tradicioj
[redaktu] Latinameriko
[redaktu] Panamo
Unu el la plej interesaj festmanieroj karnavalaj de Panamo troviĝas en Azuero. Azuero estas duon-insulo en la mez-suda parto de Panamo. En ĝi, multaj urboj festas la Karnavalon kun granda pompo. Inter ili, la plej famaj karnavaloj oni trovas en la urboj Las Tablas kaj La Villa, ambaŭ en la provinco Los Santos.
Do, kiel oni Karnavalas en Las Tablas? Imaga linio dividas la urbon laŭ du duonoj, nomataj "Tunas": unuflanke estas la alta parto de la urbo, kaj aliaflanke estas la malalta. Tiujn du partojn oni nomas "Calle Arriba" kaj "Calle Abajo", tio estas, Alten kaj Malalten. Ĉiu "Tuna" havas unu karnavalan reĝinon, kaj kelkajn princinojn. Kutime temas pri belaj junulinoj.
Vendrede, ĉiu reĝino estas kronita , je la komenco de la festo. La sekvantaj kvar tagoj similas inter ili: dum la mateno kaj frua vespero, oni havas "culecos", tio estas, granda amaso da homoj kiuj dancas, kantas kaj drinkas en la ĉefplaco. Multaj homoj kunportas malvarman akvon kaj ĵetas ĝin al aliaj homoj.
La tradicia ĵetado de grandaj kvantoj da akvo al homoj pravigas la alian nomon de la festo: "mojaderas", aŭ malsekigadumo. Akvo kun glacio estas agrabla surprizo kiam oni dancas sub la forta panama suno! Ĉiu "tuna" kunportas muzikon kaj kantas la belaĵojn de la propra reĝino kaj la malbelaĵojn de la reĝino de la alia grupo.
Dumnokte, okazas preskaŭ la sama festado: oni dancas, kantas kaj drinkas, amuze sekvante la reĝinojn, kiuj ĉirkaŭas la placon sur lukse ornamitaj ĉaroj. Sed oni ne ĵetas akvon dumnokte, nur buntajn artfajraĵojn. Je la fino de la kvina tago, tio estas, merkrede je la sunleviĝo, homoj iras fine dormi, eble jam sopirante pri la venonta karnavalo, la sekvantan jaron. Oni diras, ke por panamano nenio estas pli serioza afero ol karnavalo.
Sed, kio pri Panamurbo ? Ĉu oni ne festas Karnavalon tie? Tute jes! Miloj da homoj iras al la ĉefa strato de la urbo por agi same ol en Azuero: danci, kanti kaj drinki. Sed en Panamurbo estas nur unu karnavala reĝino, ne du. Famaj internaciaj muzikistoj venas por kanti en tiu strato, antaŭ miloj da saltantaj panamanoj. Tute klare, oni ankaŭ ĵetas akvon.
[redaktu] Rio de Janeiro
La karnavalo de Rio estas mondfama. Homoj el ĉiu kvartalo, riĉa aŭ malriĉa, arigitaj en sambolernejoj, konkursas en defilo ĉe Sambódromo (sambejo). Turistoj alvenas por danci surstrate kun la rianoj.
[redaktu] Salvador de Bahia
Ne nur en Rio sed ankaŭ en , kaj aliaj partoj de Latinameriko, sklavaj negroj ĝuis en karnavalo la rajton diboĉi kaj neobei iliajn mastrojn. Tial multaj dancoj kaj muzikoj de amerikaj negroj estas tipe karnavalaj kiel kuba conga.
[redaktu] Recife
Ankaŭ tie disvolviĝas grandega karnavalo, kaj kiu estas dirita la plej demokrta Karnavalo en brazilo, ĉar ĝi ne estas spektaklo organizita sed libera irantaro.
Aliaj latinamerikaj karnavaloj estas en Trinidad, Oruro (Bolivio), kaj New Orleans (Usono).
[redaktu] Eŭropo
- Binche (Belgio), kiu estis listigita far UNESCO kiel majstroverka heredaĵo nemateria de homaro !
- Dunkirko (norda Francio)
- Limoux (sudokcidenta Francio) : tiu karnavalo ekzistas de la mezepoko kaj ĉiujare daŭras 3 monatojn de januaro ĝis la fino de marto.
- Nico (franca "Lazura Marbordo")
- Rijeka (Kroatio)
- Venecio(Italio)
[redaktu] Rejnlando
La ĉefaj karnavalaj tagoj en Germanio komenciĝas je la ĵaŭdo antaŭ la Cindra Merkredo, kaj ili daŭras ĝis la nokto antaŭ la Cindra Merkredo. La plej grava tago en Germanio (precipe en Rejnlando) estas inter la ĵaŭdo kaj la lundo, kiam okazas la plej gravaj paradoj en Duseldorfo, Mainz kaj Kolonjo. La lastan tagon mardon ofte estas dancbaloj kun malnova vestaĵo kostumado kiel ĉifonaĵo, kaj en ĉiu bierejo estas sprito kaj muziko.
En suda-okcidenta Germanio, partoj de Francio Alzaco kaj Svislando estas la alemania karnevalo kio okazas ĝis dek tagoj poste la Cindra Merkredo, en tioj laszaj tago estas multaj baloj en Alsacio kaj en Germanio kaj Svislando grandaj paradoj kun brua ofte malmelodika muziko kaj tradiciaj tre belaj faritaj kostumadoj. Ĝi havas pli ol alia ideo de forsendi la vintra fantomo tra multaj bruoj kaj teruraj maskoj. Ĉefa urbo estas Basel. Bazela Karnavalo aparte rimarkigas per du trajtoj: la konstantaj muzikoj de piccoloflaŭtoj kun tamburoj, kaj la komenco la lundon je la 4-a matene, dum plena nokto oni estingas ĉiujn urbajn lampojn kaj nur la ege fantastikaj maskoj kun lumoj sur la kapo videblas kiel en stranga sonĝo. Pro tio en germana lingvo eksistas du malsamaj vortoj por la unu E-a vorto Karnevalo: Karneval kaj Fastnacht aŭ Fasenet (fasta nokto).
[redaktu] Etimologio
Ne klaras, ĉu la vorto venas el latinaj Carne levare ("viandon forporti") aŭ Carne vale! ("al viando, adiaŭ"). Tamen en ambaŭ oni legas la deziron manĝegi la viandon, kion oni malhavos onte.
Alia klarigo estas, ke ĝi venas el latina Carrus navalis ("ŝipĉaro"), kiun uzis la antikvaj romianoj dum komparebla diboĉa festo.
La vorto Fastnacht estas Fast = fasti, ne manĝi, aŭ ne manĝi karnon(viandon) kaj dolĉaĵojn, kaj Nacht = nokto, ĉe tie signifas la antaŭa tempo de fasta tempo.
[redaktu] Eksteraj ligoj
- la Karnavalo de Dunkirko (franclingve, sed estas la muziko!)
- la Karnavalo de Binche (franclingve)
- artikolo en la germana Vikipedio pri Basel Karnavalo
- la Karnavalo de Villarrobledo, Spanio
- radioelsendo E-lingva pri Karnavalo en Panamo
- Carnival in Rio de Janeiro, Brazil: the biggest audio-visual show of the world.
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |