Riedstadt
El Vikipedio
Blazono | Mapo |
---|---|
![]() |
![]() |
Riedstadt estas germana komunumo en la sudo de la federacia lando Hesio, tuj okcidente de la urboj Darmstadt kaj Pfungstadt, kaj oriente de la rivero Rejno, kiu konsistigas la limon al la najbara federacia lando Rejnland-Palatinato. La komunumo konsistas el pluraj malgrandaj historiaj urbetoj, havas entute 22.000 enloĝantojn, apartenas al la subdistrikto Groß-Gerau kaj al la administra distrikto Darmstadt.
La urbetoj, kiuj konsistigas la komunumon, nomiĝas Crumstadt, Erfelden, Goddelau, Leeheim kaj Wolfskehlen. En Goddelau naskiĝis la germana dram-verkisto kaj revoluciulo Georg Büchner. Sur la mapo ekzistas plia urbeto en la komunumo, kiu fakte estas granda psikiatria kaj psikoterapia kliniko sur vasta tereno, por plenkreskuloj kaj maljunuloj samkiel por infanoj kaj junuloj.
La komunumo estas situas rande de la ekonomia regiono Rhein-Main, kaj la aŭtoŝoseoj A 5 kaj A 67 ligas ĝin al la malpli ol 25 kilometrojn foraj centraj regionaj urboj Frankfurto ĉe Majno nordoriente kaj Wiesbaden nordokcidente.
[redaktu] Partneraj urboj
[redaktu] Ligoj
- paĝoj de la urbo, germanlingvaj
- paĝoj pri la Esperanto-Rondo de Frankfurto kaj la Regiono Rhein-Main
[redaktu] Fotoj
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.