Rudolf Diesel
El Vikipedio
Rudolf Christian Karl DIESEL [DI-zel] (naskiĝis la 18-an de marto 1858, mortis la 29-an de septembro 1913) estis germana inĝeniero.
Lia plej granda merito estas la de li inventita kaj laŭ li nomita dizelmotoro (ankaŭ la peza benzino uzata por tiaj motoroj nun nomatas Dizelo), kiu ankoraŭ nuntempe estas uzata ekzemple por ŝipoj, aŭtoj, lokomotivoj kaj agrikulturaj maŝinoj. En la jaro 1897 li prezentis la unuan funkciantan modelon.
La venkon de sia invento Rudolf Diesel tamen nur parte travivis. Oftaj kvereloj pri patentoj, akraj atakoj far aliaj inĝenieroj kaj financaj malfacilaĵoj pro misinvestoj fine ruinigis lian sanon. En 1913 li mortis dum ŝipvojaĝo de Belgio al Britio. Oni supozas, ke li mem finis sian vivon.
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://inventors.about.com/library/inventors/bldiesel.htm
http://www.hempcar.org/diesel.shtml
http://www.automarken.net/biografien/diesel.shtml
http://www.heise.de/tp/r4/artikel/21/21089/1.html
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.