Rusta tadorno
El Vikipedio
?Rusta tadorno Konserva statuso: Malplej zorgiga |
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Tadorna ferruginea (Pallas, 1764) |
La rusta tadorno (Tadorna ferruginea) estas birdo el la anasedoj.
[redaktu] Aspekto
La rusta tadorno grandas ĉ. 63 cm, la plumaro estas rustoruĝa; la kapo, kruroj, remilplumoj kaj vosto estas nigraj. La flugilspegulo estas malhel-verda, la flugilkovraj plumoj estas blankaj (ili formas dum flugado blankan makulon, bone videblan).
Sur kolo de la masklo videblas malvasta nigra ringo. La kapo de la masklo estas preskaŭ tute blanka.
[redaktu] Vivo, konduto
Ili vivas plej ofte duope. La flugo similas la tiu de la tadorno. La voĉo estas laŭta a-ank- aj similaj voĉoj.
Ĝi vivas vintre sur sabla lagobordo, river-baraĵoj kaj agroj. La rusta tadorno nestas inter rokoj kaj sabloholmoj, grundokavoj, arbokavoj ks.