Salamandro
El Vikipedio
Amfibioj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Sistematiko | ||||||||||||
|
||||||||||||
Ordo | ||||||||||||
|
Salamandroj apartenas kun trituro al la ordo de vostaj amfibioj (Urodela aŭ Caudata), klaso amfibioj. Salamandro estas longkorpa, vostohava, senhara amfibio. Al la grupo apartenas specioj kiuj vivas daŭre en la vivo, kiel ekz. la japana granda salamandro kaj specioj kiuj vivas ĉiam surtere kiel ekz. makulita salamandro (fajrosalamandro).
La salamandro laŭ antikvaj mitologiaj ideoj povas vivi eĉ en la fajro (kiel feo), pro tio ĝi ricevis la nomon fajrosalamandro en multaj lingvoj.
La nocio salamandro signifas – kiel la nocio trituro – nenian sistematikan grupon, sed nur grupon de vostaj amfibioj.
sistematiko:
- familio veraj salamandroj (Salamandridae); brankoj ekzistas nur en la larva stadio, ĉe la plenkreskaj bestoj mankas. Ili havas lacertosimilan korpon kaj 4 mallongajn, malfortajn krurojn. Sekvaj specioj troviĝas en Germanio:
- alpa salamandro (Salamandra atra)
- makulita salamandro (Salamandra salamandra)
- kresta trituro (Triturus cristatus)
- makulita trituro (Triturus vulgaris)
- planda trituro? (Triturus helveticus)
- alpa trituro (Triturus alpestris)
- familio grandsalamandroj (Cryptobranchidae)
- familio senpulmaj salamandroj, (Plethodontidae), Ili estas surteraj salamandroj sen brankoj, al kiuj apartenas la ruĝa herbeja salamandro en norda Ameriko.
ĉina giganta salamandro, tilototritono
[redaktu] retpaĝo
- http://www.amphibienratgeber.de.vu germane
- http://www.das-tierlexikon.de/echte_salamander.htm
- http://www.schwanzlurche.de