Salato
El Vikipedio
Salato estas manĝaĵo ĝenerale servata ĵus antaŭ aŭ post la ĉefmanĝo. Ĝi povas esti la ĉefplado aŭ flankplado. La vorto salato devenas el la franca vorto salade de la sama signifo, kaj antaŭe la latina salata, kiu signifas "sala."
Salato estas plej ofte farata el miksaĵo de senkuirata legomoj, sur bazo de verdaj freŝaj foliaj legomoj, kiel laktuko, leontodo aŭ spinaco. Aliaj oftaj enhavaĵoj en salato inkluzivas tomaton, kukumon, paprikon, fungon, karoton, kaj rafanon. Aliaj manĝaĵoj kiel pastaĵoj, olivoj, ovoj, aŭ viando iufoje estas enmetataj en salaton.
Oni ofte servas salaton kun salata kondimento sur ĝi. Simplaj kondimentoj por salato povas esti oleo kaj vinagro, majonezo, ofte akompanataj per hakitaj aromaj herboj kiel ajlo, petroselo, ktp.
[redaktu] Specoj de salatoj
- Salato de frukto aŭ Fruktsalato
- Salato de terpomo aŭ Terpomsalato
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.completerecipes.com/salad1.htm
- http://www.thesalads.com
- http://www.journalofantiques.com/July01/hearthjul.htm
- http://growingtaste.com/vegetables/lettuce.shtml
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |