Karoto
El Vikipedio
?Karoto | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Manĝeblaj radikoj de karotoj
|
||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Daucus carota L. |
Karoto (Daucus Carota) estas radiklegomo, tipe oranĝkolora kun ligneca teksaranĝo. La karoto estas kultivata por sia manĝebla karnodika radiko, manĝata kiel legomo. La manĝebla parto de la karoto estas la pivotradiko. La sovaĝa karoto ĉeestas ĉie en Eŭropo, en Centra kaj Okcidenta Azio kaj en Nord-Afriko. Ekzistas ĉirkaŭ 22 varioj.
Karoto estas ankaŭ japana urbeto apud Hiroŝimo.
Enhavo |
[redaktu] Historio
Kredeble la sovaĝaj prakarotoj devenis el Afganio, kie restas la centro de diverseco de varioj de D. carota. La familiara sovaĝa floro, sovaĝa karoto, estas semo de ĝardenkaroto; ĝardenkarotoj ebligataj semiĝi baldaŭ revenas al sia sovaĝa pratipo, kun forkoformaj, karotodoraj, manĝeblaj radikoj, kiuj rapide iĝas tro lignecaj kaj amaraj por manĝi. Pastinakoj estas proksimaj parencoj de karotoj.
Origine karotoj havis koloron purpuran, blankan kaj flavan. La nuna oranĝa karoto disvolviĝis en Nederlando kiel omaĝo al princo Vilhelmo la 1-a dum la Nederlanda lukto por sendependeco de Hispanio en la 16-a jarcento (la oranĝa koloro apartenas al la princa dinastio kaj nun al Nederlando). Ne nur havis la oranĝa karoto pli bonan guston, sed ankaŭ ĝi enhavis betakarotenon igantan ĝin pli saniga, kaj tiel la kultivado de ĉiuj aliaj karotvarioj ĉesis.
[redaktu] Uzoj
Ofte oni manĝas karotojn krudajn, ĉu tutajn ĉu raspitajn en salatojn pro sia koloro. La tigoj kaj folioj, kvankam manĝeblaj, normale ne estas manĝataj. Karotoj ofte estas manĝataj en supoj kaj stufaĵoj, kaj ankaŭ karotkukoj. Karotsuko estas saniga trinkaĵo, sed atentu: trinki tro da karotsuko flavigas la haŭton.
Disputeble, betakaroteno, aŭ vitamino A, kiu donas al tiu legomo sian karakterizan oranĝan koloron, plibonigas la efikecon de sensiloj sur la retino, tiel pliboniganta la vidadon. Karotoj estas ankaŭ riĉaj fontoj de dieta fibro, kontraŭoksidaĵoj, mineraloj, kaj estas alkalaj manĝoj.
[redaktu] Nutro
- La energia kontribuaĵo de la karoto estas 136 kJ en 100 g. Enhavas 90 % da akvo, 1 % da proteinoj, 0,3 % da lipidoj kaj ĝis 12 % da sukero.
- 100 g da karotoj enhavas pli ol la duonon de la ĉiutaga bezono de vitamino A. La enhavo da vitamino C estas meze 7 mg en 100 g, kaj la karoto enhavas ankaŭ vitaminojn B1 kaj B2.
- La mineralaj enhavoj de la karoto estas ĉefe kalio, kalcio, magnezio kaj fero.
- Le enteno da fibroj estas grava, ili estas majoritate pektino kaj celulozo.
Tutmonda produktado, milionoj da tunoj, 2003. |
|||
Ĉinio | 8 126 460 | 35% | |
Usono | 1 900 110 | 8% | |
Rusio | 1 735 260 | 7% | |
Pollando | 834 621 | 4% | |
Francio | 681 528 | 3% | |
Japanio | 630 000 | 3% | |
Unuiĝita Reĝlando | 587 300 | 3% | |
Italio | 577 811 | 2% | |
Ukrainio | 500 000 | 2% | |
Germanio | 426 038 | 2% | |
Meksiko | 378 517 | 2% | |
Barato | 350 000 | 2% | |
Aliaj landoj | 6 587 811 | 28% |
[redaktu] Diversaĵoj
- Genetikisto Leonard M. Pike serĉis kaj reinventis purpuran kaj blankan karotojn enhavantajn substancojn por preventi kanceron. Vendo estis malmulta.
- La plej granda karoto en la mondo situas ĉe Okahune, Nov-Zelando. Ĝi altas ĉ. kvar metrojn kaj konsistas el gipso.
- Ekzistas Karotmuzeo ĉe Berlotte, apud Eynatten en orienta Belgio.
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Receptoj kun karotoj (angle)
- Tutmonda Karotmuzeo (angle)