Sancti Spíritus
El Vikipedio
Sancti Spiritus estas urbo en Kubo.
Ĝi estis fondita en 1514 de la hispana konkeranto Diego Velázquez De Cuéllar. La historia centro estas turisma vidindaĵo.
Sancti Spiritus estas ankaŭ la nomo de kuba provinco. Aparte de la samnoma ĉefurbo, estas fama la urbo Trinidad, tre bone konservata, Monda Kulturheredaĵo de UNESKO kaj unu el la plej vizitataj lokoj en la insulo.
Sancti Spiritus estis la naskiĝloko de la hispana pioniro de la esperantista movado Julio Mangada Rosenörn.