Sandro Botticelli
El Vikipedio
Sandro BOTTICELLI (1444/5-1510), originale nomiĝis Alessandro di Mariano Filipepi, estis itala pentristo de Florenco dum la Renesanco.
Li estas la fama pentristo de La Primavera ("Printempo") kaj La Naskiĝo de Venera, ambaŭ nun en la muzeo de Uffizi en Florenco. Li pentris en preĝejoj en Florenco kaj en la Siksta Kapelo en Romo kaj por la familio Medici, pentrinte ĉefe pri temoj kristanaj kaj mitaj. Li ne famiĝis ĝis 19-a jarcento, nur preskaŭ tri jarcentojn post sia morto.
La tri virinoj en La Primavera (1477-78), kiuj dancas kune, estas la tri monatoj de printempo.
La Naskiĝo de Venera (1485-86) montras la unuan nudan homon en Eŭropa belarto ekde la romianoj. La virino kiu modelis Venera-n aperas en multe de la pentraĵoj de Botticelli (ŝi estas en La Primavera) kaj fakte ŝi estis la fratino de Amerigo Vespucci, el kies nomo venas la nomo de kontinento: Ameriko. Unu el la italaj eŭromoneroj montras detalon el La Naskiĝo de Venera. Lia nomo, Botticelli, devenis de sia frato, Giovanni, lombardo, kiu nomiĝis Il Botticello (La Bareleto).
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.malarze.walhalla.pl/galeria.php5?art=25
- http://art.online.ha.cn/sutra/botticelli
- http://www.fantasy.fromc.com/art/botticelli.shtml
- http://terresdefemmes.blogs.com/mon_weblog/2005/05/sandro_botticel.html