Sankta Marko la evangeliisto
El Vikipedio

Sankta Marko la evangeliisto, laŭ la tradicio, estas aŭtoro de la evangelio laŭ Marko (kiu estas konsiderata la plej malnova kaj sendube plej mallonga de la evangelioj), kuzo de sankta Barnabo, disĉiplo de sankta Paŭlo, kaj poste de sankta Petro. Li estas ankaŭ supozata la unua papo de Aleksandrio fare de kaj la orienta ortodoksa eklezio kaj de la kopta ortodoksa eklezio. Laŭ legendo li mortis martire dum la rego de imperiestro Trajano ĉirkaŭ la jaro 98.
La tradicia ikonografio rilatigas al sankta Marko la flugantan leonon (leono de sankta Marko).
[redaktu] Vidu ankaŭ
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.