Santos
El Vikipedio
Santos urbo de Brazilo |
|||||
---|---|---|---|---|---|
|
|||||
|
|||||
|
|||||
Ŝtato | São Paulo ![]() |
||||
Regiono | Metropolitana de São Paulo | ||||
Fondita en | 1546 | ||||
Urbestro | |||||
Areo | 280,300 km² | ||||
Alto super maro | 2 m (INDI) | ||||
Loĝantoj | 418.375 (2006) | ||||
Loĝdenso | 1.492,6 loĝ./km² | ||||
Horzono | UTC-3 | ||||
Santos estas havenurbo 75 km fore de San-Paŭlo. Estas en ĝi la plaj granda kaj grava haveno de Sudameriko. Ĝi estis la dua urbo en Brazilo en kie loĝis Esperantisto, ekde 1897.
Santos ekzistas ekde 1539, kaj en ĝi oni fondis la unuan hospitalon de Ameriko, kaj ĝi estis unu el centroj de la liberala politika pensado en Brazilo en 19-a jarcento, pro tio, ĝia devizo estas Patriam caritatem et libertatem docui (Al Patrolando, mi instruis la karitaton kaj la liberecon).
La urbo okupas duonon de insulo São Vicente, kaj la urbo São Vicente okupas la alian duonon. Sekve Santos kaj São Vicente estas fizike nur unu urbo, kvankam politike kaj kulture rivalaj. Santos havas 450.000 loĝantojn (takso de 2004); ĝia areo estas 271 kvadrataj kilometroj, el kiuj 240 situas sur kontinenta tero.
La urbo ankaŭ estas konata pro la futbal-teamo Santos FC, kaj la futbalisto Edson Arantes do Nascimento.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Esperanto en Santos (portugale)
- Urba retejo (portugale)
- Postais Antigos do Brasil (portugale)