Shoghi Effendi RabbánÃ
El Vikipedio
Shoghi Effendi Rabbánà naskiÄis je la 1-a de marto 1897 en Akko (Israelo). Li estis la plej maljuna nepo de 'Abdu'l-Bahá, kiu estis la plej maljuna filo de la Fondinto de la Bahaa Kredo, Bahá'u'lláh.
Ekde lia plej frua infaneco li havis specialan rilaton kun sia avo. Li studis en la Usona Universitato de Bejruto kaj poste ĉe Kolegio de Balliol de Oksfordo en Anglio. Post la forpaso de 'Abdu'l-Bahá je la 28-a de novembro 1921 Shoghi Effendi eksciis, ke li estis nomita de lia avo kiel la "Gardanto de la Afero de Dio" (Valà 'Amr'ulláh), la plej alta nomita ofico en la nova administra ordo de la Bahaa Kredo klarigita en la Volo kaj Testamento de 'Abdu'l-Bahá. Tiun oficon li plenumis Äis sia morto je la 4-a de novembro 1957 en Londono.
Enhavo[kaÅu] |
[redaktu] Atingoj
Dum tridek ses jaroj li disvolvis la mondvastan Bahaan komunumon kaj Äiajn administrajn strukturojn. Ĉar la Bahaa komunumo estis relative malgranda kaj ne disvolvita, kiam li fariÄis Gardanto, li plifortigis kaj disvolvis Äin dum multaj jaroj, Äis Äi kapablis subteni la administran strukturon viziitan de 'Abdu'l-Bahá. Sub la gvidado de Shoghi Effendi, Naciaj Spiritaj Asembleoj estis formitaj, kaj multaj miloj da Lokaj Spiritaj Asembleoj ekestis dum la Bahaa Kredo tutmonde disvastiÄis.
Dum sia vivo Shoghi Effendi tradukis multajn el la verkoj de Báb, de Bahá'u'lláh kaj de 'Abdu'l-Bahá. Dum lia gardanteco la Bahaa religio disvolviÄis en tutmondan kredon. De la tempo de lia elekto Äis lia morto, la Bahaa Kredo kreskis de 100.000 al 400.000 anoj, kaj landoj de reprezentado de 35 Äis 250. Li ankaÅ nomis 32 vivantajn Manojn de la Afero, kontrolis la kompletigon de la superkonstruaĵo de la MaÅzoleo de la Báb, verkis Dio Preterpasas en 1944 por celebri la centjariÄon de la Kredo, lanĉis la Dekjaran Kampanjon en 1953 kaj agis kiel oficiala reprezentanto de la Kredo al leÄaj aÅtoritataj en Palestino/Israelo dum la multaj provoj de la rompantoj de la Interligo por forpreni de li la aÅtoritaton.
[redaktu] Privata vivo de Shoghi Effendi
Shoghi Effendi Rabbáni estis oksforde edukita kaj bonege regis la anglan lingvon. Li estis tre inteligenta kaj energia. Je la 25-a de marto 1937 li edziniÄis al kanadana fraÅlino Mary Maxwell titolita Amatu'l-Bahá RúhÌ£Ãyyih Khánum. Åœi estis la ununura gefilo de May Maxwell, unu el la ĉefaj disĉiploj de 'Abdu'l-Bahá, kaj de Wiliam Sutherland Maxwell, notinda arkitekto kanadana. Tiam Åi estis alta, atleta kaj alloga virino 27 jaraÄa. En 1941 Åi fariÄis la ĉefa angla sekretario de Shoghi Effendi. En 1951 Shoghi Effendi nomumis Åin al la Unua Internacia Bahaa Konsilantaro, la embria Universala Domo de Justeco.
Shoghi Effendi kaj RúhÌ£Ãyyih Khánum neniam havis gefilojn.
[redaktu] Interlig-rompado (Ekskomunikado)
En sia Volo kaj Testamento, 'Abdu'l-Bahá deklaris:
"La sankta kaj juna branĉo, la Gardanto de la Afero de Dio, kiel ankaÅ la Universala Domo de Justeco universale elektota kaj establita, estas ambaÅ sub la zorgo kaj protektado de la Abhá Beleco (Bahá'u'lláh), sub la Åirmo kaj neerara gvidado de la Ekzaltito (Báb) (mia vivo estu oferita por ili ambaÅ). Kion ajn ili decidas, estas di-devena. Tiu, kiu ne obeas lin, nek obeas ilin, ne obeis Dion; tiu, kiu ribelas kontraÅ li kaj kontraÅ ili, ribelis kontraÅ Dio; tiu, kiu disputis kun li, disputis kun Dio; tiu, kiu oponis lin, oponis Dion; tiu, kiu argumentas kun ili, argumentis kun Dio; tiu, kiu disputis kun li, disputis kun Dio; tiu, kiu malagnoskis lin, malagnoskis Dion; tiu, kiu malkredis lin, malkredis Dion; tiu, kiu devias, apartigas sin kaj turniÄas for de li, vere deviis, apartigis sin kaj turniÄis for de Dio. La kolerego, la furioza indigno, la venÄo de Dio restu sur li!"
Tra la vivodaÅro de Shoghi Effendi preskaŠĉiuj restantaj familianoj kaj idoj de 'Abdu'l-Bahá iam ribelis kontraÅ lia aÅtoritato kaj estis forpelitaj de li kiel interlig-rompantoj. Aliaj branĉoj de la familio de Bahá'u'lláh jam estis deklaritaj interlig-rompantoj en la Volo kaj Testamento de 'Abdu'l-Bahá.
Kaze de la forpelo de Ruhi Afnán, kiu estis la kuzo de Shoghi Effendi, Äi ricevis publikan atenton, kaj kreis apartajn suferojn por la familia vivo de Shoghi Effendi.
[redaktu] Neatendita Morto
La forpaso de Shoghi Effendi venis neatendite je la 4-a de novembro 1957, kiam li estis vojaÄanta al Britio kaj infektiÄis je azia gripo.
La Volo kaj Testamento de 'Abdu'l-Bahá priskribis la sinsekvadon de la Gardantoj de la Kredo, sed Shoghi Effendi ne havis gefilon, kaj ĉiuj aliaj kandidatoj estis forpelitaj el la Kredo kiel Interlig-rompantoj, (t.e. iu, kiu ne akceptis la aÅtoritaton de la posteuloj de Bahá'u'lláh : `Abdu'l-Bahá, Shoghi Effendi kaj la Universala Domo de Justeco). La Volo kaj Testamento de 'Abdu'l-Bahá preskribis, ke la Gardanto devas esti vira ido de Bahá'u'lláh kaj aprobita de la Manoj de la Afero. MalgraÅ tio, unu el la Manoj de la Afero, Mason Remey, proklamis sin Gardanto kaj estis forpelita el la Kredo de la aliaj Manoj de la Afero kiel interlig-rompanto. Vidu: la Ortodoksa Bahaa Kredo
[redaktu] Posteuloj de Shoghi Effendi
La demando pri posteuloj estis lasita al la decido de la Universala Domo de Justeco, kiu estis fine elektita je la 21-a de aprilo 1963, je la fino de la Dekjara Kampanjo aŠPlano (1953–1963) de mondekspansio iniciatita de Shoghi Effendi antaŠsia morto. Pro la neatendita forpaso de Shoghi Effendi la Manoj de la Afero, nomitaj de Shoghi Effendi kiel la "Ĉefintendantoj de la Mondordo de Bahá'u'lláh", ludis la necesajn administrajn rolojn kaj organizis la voĉdonadon pri la Universala Domo de Justeco. Ili ekskludis sin de la balotado. Post sia elekto la Universala Domo de Justeco konkludis, ke estas neeble nomumi alian Gardanton. Shoghi Effendi restas la unua kaj lasta Gardanto de la Bahaa Kredo.
Tio ĉi estas nur disputata de Remey-anoj (anoj de la diversaj sektoj, kiuj sekvas S-ron Mason Remey), kiuj estis forpelitaj de la Kredo kiel interlig-rompantoj. Pro la klare skribitaj testamentoj de Bahá'u'lláh kaj 'Abdu'l-Bahá, kiuj formas la fundamenton de la Bahaa Interligo, bahaanoj ne konsideras tiujn sektojn bahaaj. LaÅ bahaanoj, la Interligo protektas la Kredon de divido, kaj grupoj kiel la Ortodoksa Bahaa Kredo estas remey-anoj, same kiel tiuj, kiuj malagnoskis Bahá'u'lláh-on kiel la Promesiton de Báb kaj anstataÅe sekvis Lian duonfraton MÃrzá YahÌ£yá (kiu estis titolita á¹¢ubḥ-i-Azal t.e. "Mateno de Eterneco"), estas konsiderataj kiel azalanoj, ne kiel babanoj, ĉar laÅ bahaanoj ili rompis la Interligon de Báb.
[redaktu] Shoghi Effendi kaj Esperanto
Shoghi Effendi subtenis la ideon de internacia helplingvo kiel ilon por la establigo kaj eternigo de la mondpaco. La principo de internacia helplingvo estas unu el la ĉefaj principoj de la Bahaa Kredo. Shoghi Effendi forte kuraÄigis la filinon de Ludoviko Zamenhof, Lidja Zamenhof, en Åiaj strebadoj disvastigi Esperanton. Shoghi Effendi ne nur volis, ke Åi promociu la Bahaan Kredon, sed ankaÅ rekte instigis Åin vojaÄi por instrui kaj disvastigi Esperanton. Shoghi Effendi esperis, ke post Åia vojaÄo al Usono Åi povus iri al Irano por instrui la persajn bahaanojn pri Esperanto, sed Lidja Zamenhof mortis post sia reveno al Pollando kiel hebreino.
Shoghi Effendi kuraÄigis bahaanojn ne nur kunlabori kun esperantistoj, sed ankaÅ lerni la lingvon. MalgraÅ tio, ne eblis por Shoghi Effendi elekti oficialan lingvon por la Bahaa komunumo. LaÅ la Bahaaj Skriboj, tiu lingvo estos elektita de la mondregistaro de la estonteco. Bahaanoj ne oficiale subtenas Esperanton aÅ eĉ la anglan aÅ persan kiel internaciajn helplingvojn (kvankam la angla kaj persa devas esti uzataj de la Bahaa Mondcentro pro praktikaj kialoj), sed ĉiuj bahaanoj estas kuraÄigitaj de la skriboj de 'Abdu'l-Bahá kaj Shoghi Effendi lerni la lingvon aÅ/kaj kunlabori kun esperantistoj.
La Universala Domo de Justeco ankaÅ promocias la principon de internacia helplingvo kaj menciis Äin en sia "Promeso de Monda Paco", deklaro sendita al ĉiuj registaroj de la mondo pri la metodoj por establi mondpacon. La Universala Domo de Justeco aprobis la kreon de la Bahaa Esperanto-Ligo (BEL), kiu rekte respondecas al tiu institucio.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
Bahaa Ortografio | |
---|---|
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan: « Bahaa Ortografio ». |
- http://reference.bahai.org
- http://www.ibiblio.org/Bahai/Texts/EN/GPB
- http://www.ibiblio.org/Bahai/Texts/EN/ADJ