Silabaroj
El Vikipedio
Silabaro estas skribsistemo, kiu uzas signojn por ĉiuj silaboj de la koncerna lingvo. Tiel, ĝi postulas malpli da signoj ol ideogramaro, sed tamen pli da signoj ol vera alfabeto. Avantaĝojn super alfabeto ĝi tamen havas, ĉar ĝi plidensigas vortolongojn skribe, ekzemple, "kolono" havas 6 sonojn, sed nur 3 silabojn: K-L-N. Silabarojn uzis multaj antikvaj lingvoj ne atingintaj la pluan paŝon alfabeten, kaj hodiaŭ uzas ĝin ekzemple la japana, kies strukturo ja ankaŭ estas tre silabeca.
Silabaroj:
- Japanaj skriboj
- Ĉeroka skribo
- Devanagari skribo