Silvio Berlusconi
El Vikipedio
Silvio Berlusconi [silvjo berluskoni] (naskiĝinta en Milano la 29-an de septembro 1936) estas itala politikisto kaj miliardulo.
Li estas estro de la itala partio Forza Italia kaj posedanto de multaj italaj amaskomunikiloj. Li fariĝis itala ĉefministro de la 11-a de junio 2001 al la 2-a de majo 2006.
Berlusconi fariĝis fama origine kiel industriisto en multaj sektoroj. Li estas nuntempe la plej riĉa homo en Italio. Nur en la komenco de la 1990-aj jaroj li eniris politikan karieron, fondante la centran-dekstran partion Forza Italia. Li prezentis sin mem kiel homo ne tuŝita de la multaj skandaloj pri korupteco, kiuj tuĉis italan politikon en la antaŭaj jaroj. Li estis elektita kiel ĉef-ministro en 1994, sed la registara koalicio kolapsis antaŭ la fino de lia mandato kaj li devis rezigni. La kolapso estis kausita de la fakto ke la Norda Ligo de Umberto Bossi decidis eliri de la registara koalicio. En 2001 li estis elektita denove kiel ĉefministro, kaj plenumis tiun rolon ĝis la 2-a de majo 2006 malgraŭ la fakto ke li estis plurajn fojojn akuzita kaj kondamnita pro korupteco. Anstataŭigita de Romano Prodi kiel ĉefministro, li kontestis la balotajn rezultojn.
Kritikantoj demandas sin mem, kiel la plej riĉa homo en Italio kaj la posedanto de tri el la plej popularaj telvid-kanaloj povis samtempe esti ĉefministro, sen ke estu konflikto da interesoj.